Kontrauterorisma Deklaracio de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK (21/10/2001)


 

     1. La gvidantoj unuvoche kondamnas la terorisman atakon al Usono en la 11-a de septembro de 2001 kaj esprimas simpation kaj konsolon al chiuj viktimoj, iliaj familianoj, la usonaj registaro kaj popolo.

    2. La gvidantoj opinias, ke tia murdo kaj aliaj terorismaj agadoj de kiu ajn formo, en kiu ajn tempo kaj kiu ajn loko, kontrau al kiu ajn kaj de kiu ajn serioze minacas chiujn popolojn, chiujn kredojn kaj la pacon, prosperon kaj sekurecon de chiuj landoj. Terorismo rekte defias la liberecon, pordomalfermon kaj prosperon akcentatajn de APEK kaj la ideon de valoro kredata de la membroj de APEK.

    3. La gvidantoj reemfazas, ke la plej grava afero por la membroj estas rapidigo de efektivigo de la celo de komerca kaj investa libereco difinita en "Bogor-deklaracio".

    4. La gvidantoj opinias, ke estas necese plifortigi la multnivelan kaj sintezan internacian kontrauterorisman kunlaboron kaj reemfazi la gvidan rolon de UN en tiu flanko. La gvidantoj aparte akcentas la gravecon de la koncernaj rezolucioj de UN.

    5. La gvidantoj promesas observi la "Charton de UN" kaj aliajn internaciajn leghojn por preventi kaj malhelpi chiaforman terorisman agadon, rapide kaj efike plenumi la rezoluciojn de n-roj 1368 kaj 1373 de la Konsilio de Sekureco de UN, subteni chiujn penadojn de internaciaj kontrauterorismaj sistemoj, alvoki plifortigon de kunlaboro por puni la murdintojn kaj alvoki plej baldauan subskribon kaj aprobon de chiuj kontrauterorismaj konvencioj inkluzive de la "Internacia Konvencio pri Malpermeso de Monhelpo al Terorismo".

    6. La gvidantoj decidas plifortigi kontrauterorisman kunlaboron lau siaj konkretaj cirkonstancoj, inkluzive de:

    ¡ö Alpreni necesan financan rimedon por preventi monan cirkuladon de teroristoj, rapidigi laboron de la laborgrupo de financaj ministroj de APEK kontrau fiannca krimo kaj pli multe partopreni en agadoj de rilataj internaciaj sistemoj.

    ¡ö La membroj observu la rilatajn postulojn por sekureco de internacia aera kaj mara trafiko. La ministroj de trafiko devas aktive diskuti efikajn rimedojn por sekureco de flughavenoj, aviadiloj kaj havenoj kiel eble plej frue akiri realan sukceson por garantii ampleksan efektivigon kaj kunlaboron.

    ¡ö Plifortigi la energian sekurecon de la regiono pere de la sistemo de "Propono de APEK por energia sekureco", interkonsilighi pri la proksimaj problemoj renkontataj de energia provizo de la regiono kaj pri la kontraurimedoj al la defio en longa estonteco.

    ¡ö Plifortigi protektan laboron en la shlosilaj kampoj de APEK, ekzemple telekomunikado, trafiko, higieno kaj energio.

    ¡ö Plifortigi interkomunikan reton de doganoj kaj rapidigi unuecan elektronikan reton por tradoganejado por malmultigi la influon al komerca fluo kaj pli bone plenumni leghojn.

    ¡ö Kunlabore starigi elektronikan registran sistemon de homa fluado por garantii limregionan sekurecon kaj oportunigi la agadon de leghaj vojaghantoj.

    ¡ö Plifortigi konstruadon de kapabloj kaj ekonomia-teknologian kunlaboron de la membroj por helpi chiun membron difini kaj efektivigi efikajn kontrauterorismajn rimedojn.

    ¡ö Kune peni por malgrandigi la influon de surprizaj atakoj al mallevigho de ekonomio, alpreni rimedojn por pligrandigi ekonomian kreskon, garantii stabilan medion al komercado, investado, vojagho kaj turismo, por restarigi la memfidon al la regiona ekonomio.

    7. La gvidantoj promesas fari ampleksan kunlaboron, plifortigi interkomunikadon de ekonomiaj kaj financaj departementoj por defendi la ekonomion kaj merkaton kontrau damagho de internacia terorismo.