S-ro
Long Yongtu, vicministro de la Ministerio de Eksteraj Ekonomio kaj
Komerco de Chinio kaj chefdfelegito de Chinio de por intertraktado
pri ghia aligho al la Monda Komerca Organizo (MKO), diris: "Kiel
altranga forumo partoprenata de gvidantoj, la politika signalo de
APEK estas tre grava. Antaue, kiam intertraktado en Ghenevo pri
MKO, la china-usona kaj la china-europa intertraktado trovighis
en tre malfacila momento, ili progresigis la superuloj." "La
alia frukto de la chi-foja kunveno estas aprobo de 'Kontrauterorisma
Deklaracio'. Tio montris la decidon de la gvidantoj en opono kontrau
terorismo. Batalo kontrauterorismo devas auskulti UN au organizon
similan al APEK, tio havas eksterordinare aktualan signifon."
Zhou
Hanmin, konstanta vicestro de la Shanhaja Instituto pri MKO, diris
kun ekscitigho: "La chi-foja kunveno de APEK ghenerale jese
taksis la mondan ekonomion kaj lokalizis la ekonomian disvolvighon
de la Azi-Pacifika Regiono. Kvankam la monda ekonomio trovighas
en malrapidighanta etapo, tamen la chefa aspekto de la ekonomio
de la Azi-Pacifika Regiono estas sana. La regiono havas la memfidon
alpreni kolektivan agadon por shanghi la mallevighantan tendencon.
Ghi tre klare akcentis la memfidon al la ekonomia disvolvigho en
la estonteco kaj elmetis la politikan celon stabiligi merkaton,
vastigi mondan bezonon reordigi la ekonomian strukturon cele garantii
disvolvighon de la monda ekonomio." "La de ghi elmetita
plano "Cifera APEK" strategio prezentis la longtempan
celon de starigo de dighita socio. Tio sin adaptis al la shanghigho
de la mondo en dighitan etapon. Tio estis malgranda pasho de APEK,
sed granda pasho por la monda ekonomio."
Wang
Yusheng, iama china altoficisto che APEK, montris: "La kunveno
akcentis konstruadon de homaj richfontoj rilate ekspluatadon de
kapablaj richfontoj, tio estas krucigho kaj ekvilibriga punkto de
la interesoj de la evoluintaj kaj disvolvighantaj membroj. Tio havas
gravan signifon por antauenpushi la ekonomian kunlaboron de la Azi-Pacifika
Regiono kaj altigi la kapablojn de la disvolvighantaj membroj."
|