|
La
Altnivela Kunveno de APEK pri Konstruado de Homa Kapablo okazos en
Pekino la 15-16-an de majo.
China prezidanto Jiang Zemin kaj la sultano
Haji Hassanal Bolkiah de Brunejo cheestos la inauguron kaj faros paroladon.
La kunvenon cheestos altaj oficistoj de la
membroj de APEK kaj personoj de entreprenoj kaj edukaj kaj akademiaj
rondoj. Estas la unua fojo en la historio de APEK, ke personoj de
registaroj, entreprenoj kaj edukaj kaj akademiaj rondoj kolektighas
por interkonsilighi pri kunlaboro en konstruado de richfontoj kaj
kapablo de homoj.
Lau raporto, tiu altnivela kunveno estis proponita
de Jiang Zemin kaj la sultano de Brunejo kaj aprobita de la 8-a neoficiala
kunveno de gvidantoj de APEK. Ghiaj temoj estos: "Nova defio:
transiro de tradicia ekonomio al nova ekonomio", "Strategia
elekto: peni profitigi la tutan popolon" kaj "Renovigi kunlaboron:
kanalo de pli favora politiko".
|
|