En la
18-20-a de oktobro, gvidantoj de industriaj kaj komercaj rondoj
de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) renkontighos en Shanhajo,
kiu nun aktive sin preparas por la konferenco.
La preparo komencighis tuj post la Bruneja
Konferenco, okazinta en 2000. Nun la preparo plejparte jam havas
sian planon kaj la logho kaj trafika rimedo por la cheestantoj estas
aranghataj. Volontuloj kun shanhajanoj kiel la chefaj jam sin anoncis
por servo interalie al la konferenco.
Oni jam sendis invitilon al industriaj kaj
komercaj rondoj de la 21 membroj de APEK. Gvidantoj de multaj mondfamaj
entreprenoj montris sian deziron cheesti la konferencon. Oni supozas,
ke oktobre ghin cheestos gvidantoj de centoj da mondfamaj entreprenoj,
transnaciaj kompanioj kaj ekonomi-komercaj organizajhoj.
La konferenca temo estos "Nova jarcento,
nova ekonomio: disvolvo en tutglobigho". Ghia gvida penso estos
instigi la cheestontojn diskuti, kiamaniere akomodighi al nova ekonomio
kun ciferigo kaj retigo kiel la chefa fenomeno en la nova jarcento
por konformighi al la rapide disvolvighanta ekonomia tutglobigho
movate de la nova teknika revolucio.
Chinaj gvidantoj cheestos la konferencon
kaj faros paroladon. Lau regulo oni invitos shtatestrojn kaj registarajn
chefojn de iuj membrolandoj de APEK por ke ili faru paroladon en
la konferenco. Invitite, ministroj, gvidantoj de iuj internaciaj
organizajhoj kaj mondfamaj korporacioj faros paroladon en la konferenco.
Parolos ankau invititaj fakuloj.
La retadreso de la konferenco estas <www.apecceo2001.org>.
Nun ghi jam funkcias.
|