Chinio
estas sin preparanta por la Retlabora Kunveno de Gvidantinoj de
APEK, kiu okazos en Pekino la 22-25-an de augusto.
"Konkurencoj kaj Shancoj por Azi-Pacifikaj
Virinoj en la Procezo de Ekonomia Tutglobigho" estas la temo
de la kunveno. Jene estas kvar subtemoj: Entreprenistinoj kaj la
Monda Merkato, Fondi Partnerecon kun Mez- kaj Malgrandaj Entreprenoj
Funkciigataj de Entreprenistinoj, Rolo de Virinoj en Nova Scienc-Teknologio
kaj Daura Disvolvigho, Seksa Integrigho en la Disvolva Procezo de
APEK.
La kunveno estas unu el la gravaj aktivadoj
de APEK. Sen gvida au konstanta organo, ghi estas chiujare okazanta
kunveno de gvidantinoj el la administra, scienca kaj komerca kampoj
de Azi-Pacifiko. Ghi celas provizi azi-pacifikajn virinojn per forumo
por ekonomiaj intershangho kaj kunlaboro, precipe entreprenistinojn
de mez- kaj malgrandaj entreprenoj.
Ekde 1996 la kunveno chiujare okazis respektive
en Filipinoj, Kanado, Malajzio, Nov-Zelando kaj Brunejo Darussalamo.
La chi-jara kunveno estos unu el tiuj kunvenoj en Chinio kiel gastiganto
de la 9-a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de APEK.
|