第7届欧洲世界语联盟会议2007年将在斯洛文尼亚举行

 

7-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio.

De la 28-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto de la jaro 2007, okazos la 7-a Kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio en Maribor, Slovenio. Ĉeftemo de la ĉi-foja kongreso estas “AKVO difinas europan estonton de la 21-a jarcento”. Dum la kongreso, okazos diversaj diskutoj kaj kulturaj programeroj, ekz. kulturaj agadoj, koncertoj, filmoj, teatro, dancoj, ktp.