陈昊苏在中华全国世界语协会成立55周年宴会上的讲话

 

中国人民对外友好协会会长
中华全国世界语协会会长
陈 昊 苏
二OO六年五月十六日,北京

尊敬的各位来宾、亲爱的朋友们:

大家晚上好!欢迎大家来参加庆祝中华全国世界语协会成立55周年庆祝晚宴。在此,我谨代表中国人民对外友好协会和中华全国世界语协会,向所有理解和支持世界语的朋友们,向所有热爱和平、传播友谊的朋友们致以崇高的敬意和衷心的问候。

1951年,中华全国世界语协会成立,在过去55年的历史中,全国世协始终致力于团结和组织全国世界语者,开展世界语的推广、学习、研究和应用,增强国际交流与合作,运用世界语为我国的改革开放、现代化建设和世界和平服务。

中国人民对外友好协会与中华全国世界语协会有着非常相似的宗旨和共同的目标。中国人民对外友好协会是一个致力于中国人民和各国人民建立相互理解和友谊的群众团体,同世界语的理想一样,“友谊、合作、和平、发展”是它坚守的宗旨。
中国需要世界语,世界语也需要中国,正如中国需要世界,世界也需要中国。中国愿意通过世界语增进与各国人民的友谊与合作,实现世界的永久和平和人类的共同发展。去年9月,我当选为全国世协新一任会长,我个人以及我们中华全国世界语协会的全体同仁愿意和大家共同努力,尽其所能,为推动世界语事业和和平友好事业的发展而发挥建设性作用。

自20世纪初世界语传入中国,经过100多年的发展,世界语这棵大树已经深深植根于中国这个古老的、历史悠久的东方大国,并同中国人民的命运紧密联系在一起,它为新中国的建设和发展发挥了积极的作用。我相信,在中国倡导的促进世界和平、构建和谐世界的主旋律下,中国的世界语运动在中华全国世界语协会的协调和引导下一定会更加充满生机与活力。

祝愿中华全国世界语协会以55周年为新的起点,继续发展,走向新的、更大的成功!
谢谢大家!


Parolo de Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo

Estimataj gastoj kaj karaj amikoj,

Bonan vesperon!

Bonvenon al la vespera bankedo, celebre al la 55-a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Esperanto-Ligo. Nome de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la Ĉina Esperanto-Ligo, mi kore salutas vin ĉiujn kaj ĉiujn amikojn, kiuj komprenas kaj subtenas Esperanton, amas pacon kaj disvastigas amikecon.

En 1951 fondiĝis la Ĉina Esperanto-Ligo. En la pasintaj 55 jaroj post sia fondiĝo, la ligo ĉiam sin dediĉas al unuiĝo kun kaj al organizo de ĉinaj esperantistoj disvastigi, lerni, studi kaj praktiki Esperanton por pliintensigi internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, kaj servi per Esperanto al la reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio, al ĝia moderniga konstruado kaj al paco de la mondo.

La Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la Ĉina Esperanto-Ligo havas komunan celon. La asocio estas popola organizo por interkompreno kaj amikeco inter la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj. Same kiel la idealo de Esperanto, ĝi persistas en sia celo “Amikeco, kunlaboro, paco kaj disvolviĝo”.

Ĉinio bezonas Esperanton kaj Esperanto bezonas Ĉinion, same kiel Ĉinio bezonas la mondon kaj la mondo bezonas Ĉinion. Ĉinio volontas per Esperanto pliintimigi amikecon kaj pliintensigi kunlaboron de la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj, realigi eternan pacon de la mondo kaj kunan disvolviĝon de la homaro. Mi kaj ĉiuj samideanoj de la Ĉina Esperanto-Ligo deziras laŭeble klopodi kune kun vi ĉiuj por ludi pozitivan rolon en disvastigo de Esperanto kaj disvolvo de paca kaj amikeca aferoj.

En pli ol cent jaroj post sia eniro en Ĉinion, Esperanto jam enradikiĝis en Ĉinio, antikva lando kun longa historio en Oriento de la mondo, kaj strikte kunligiĝis kun la sorto de la ĉina popolo. Ĝi ludis pozitivan rolon en konstruado kaj disvolviĝo de la nova Ĉinio. Mi kredas, ke la ĉina Esperanto-movado certe plivigliĝos kun granda vivipovo, gvidate de la Ĉina Esperanto-Ligo dum la akcelo de la monda paco kaj starigo de la harmonia socio iniciatitaj de Ĉinio.

Mi deziras, ke la Ĉina Esperanto-Ligo prenu hodiaŭ kiel novan startpunkton, daŭre progresu kaj akiru pli grandan novan sukceson!

Dankon al vi ĉiuj!