Oni prezentis Esperanton en internacia
interfaka scienca konferenco
De la 12-a ĝis la 14-a de majo, en Kaŭno de Litovio, okazis la internacia
interfaka scienca konferenco. La ĉeftemo estis “Lingvo, diverseco kaj
integriĝo de vastiĝanta Eŭropa Unio: defioj kaj eblecoj”.
Partoprenis pli ol cent personoj el 23 landoj
kaj estis en ĝi dece reprezentita Esperanto.