克罗地亚举行青年世界语研讨会

Junulara Esperanto-renkontiĝoj en Kroatio

 

De la 19-a ĝis la 21-a de majo ĉi-jare okazis du renkontiĝoj de junaj esperantistoj en Rijeka kaj Kostrena. Tiuj ĉi majaj renkontiĝoj de gejunuloj kiuj aŭ komunikas inter si en Esperanto, aŭ lernas Esperanton, okazis jam kvinan jaron laŭvice.
En la kvina Kroatia konkurso pri scio de Esperanto por lernantoj el elementaj lernejoj, konata ankaŭ sub la nomo "Pokalo Kostrena", partoprenis 17 lernantoj el 4 lernejoj.