Inaŭguriĝis la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco de Italio

 

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto inaŭguriĝis la 30-an de julio en Florenco de Italio. UEA-prezidanto Renato Corsetti prezidis la inaŭguron. Ĉi-foje la pli ol 2000 kongresanoj sidis en la Salono Zamenhof, kiu estas halo Cavaniglia en la konstruaĵo Fortezza da Basso, antikva fortikaĵo kun modernaj ekipaĵoj.

(Raportisto de El Popola Ĉinio, el Florenco)