Festo-parolado de UEA-prezidanto en la inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto

 

Festo-parolado estas unu el la ĉefaj taskoj de prezidanto. Ĉi-foje, en sia hejmlando, d-ro Renato Corsetti prezentis tre brilan ekzemplon. Jen du plej kortuŝigaj frazoj el lia parolado: "En Florenco naskiĝis Esperanto", "Se Davido gajnis, ankau ni esperantistoj gajnos."

Jen kiel li klarigis pri la unua frazo: "Estas por mi granda plezuro kiel prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj kiel italo bonvenigi vin al ĉi tiu 91-a Universala Kongreso en Florenco, Italujo. Prezidantoj havas multajn privilegiojn, kiel vi ĉiuj scias, sed unu estas aparte speciala. Oni devas provi raciigi kaj nobligi la kialojn pro kiuj kongreso okazas en difinita loko. Mi, do, devas diri al vi, kial ĉi tiu kongreso ne estus povinta okazi en alia urbo ol en Florenco. Bonŝance ĉi-jare la ekzerco estas facila.

Ĉi tie en Florenco naskiĝis Esperanto, kaj pro tio de tempo al tempo estas bone reveni hejmen. Bonvolu ne supozi, ke mi ne lernis parkere siatempe la historion de la lingvo Esperanto de Privat, kaj ke mi ne povas citi la nomojn de la bazaraj stratoj, en kiuj la juna Ludoviko ekhavis la penson pri internacia lingvo por ĉesigi intergentajn militojn.

Florenco estas unu el la ĉefaj lokoj, en kiuj naskiĝis en la fino de la 15-a jarcento humanismo. Renesanco, kiu ankoraŭfoje en Esperanto estus pli travidebla se oni nomus ĝin renaskiĝo? ĉar tion ĝi signifas vere. Temis pri la renaskiĝo de la hom-centra kulturo post la mezepoka mistik-centra pensado.

En Florenco, do, renaskiĝis pense la moderna mondo. Ni povas lasi al la historiistoj la detalan pritrakton pri la demando, kie krom en Florenco okazis la Renesanco kaj kiam ĝi okazis en aliaj partoj de Eŭropo. Sed ni devas agnoski, ke sen la Renesanco ne ekzistus Esperanto, ke Esperanto estas la rekta ido de la moderna pens-maniero, kiu naskiĝis ĉi tie."

Jen liaj vortoj pri Davido, kiu okulfrapas sur la kovrila paĝo de Kongresa Libro: "La problemo de Davido, de la statuo de Davido en Florenco, estas, ke ĝi estas tro bela. Pro ĝia beleco, pro ĝiaj perfektaj proporcioj, ĉiuj parolas pri ĝi nur kiel artverko kaj komparas ĝin kun la grekaj statuoj. Iuj fakuloj eĉ asertis, ke ĝi estas entute la plej bela aĵo kreita de homo en la tuta mondo. Oni parolas pri Mikelanĝelo kaj pri la repreno en la Okcidento de la antikva skulpta tradicio, ktp.

La vero estas tute alia, kaj nur mamultaj danĝeraj stranguloj, inter kiuj la respondeculoj de la urbo Florenco, kuraĝas prezenti ĝin.

Mikelanĝelo produktis Davidon dum la urbo estis sieĝata de la imperiestra armeo. Temis pri la habsburga Karlo la 5-a interkonsente kun la papo Klemento la 7-a de la familio Mediĉi.

Se ni parolas pri utopio, io certe kunligiĝas al tiu vorto en via cerbo, ĉu ne ? Io certe vibras en via koro, tie ĉe la bildo de Davido en la insigno. Nun estas pli klare kial Florenco estas unu el la taŭgaj sidejoj por kongreso de Esperanto. Nun estas pli klare kial Davido estas la simbolo de ĉi tiu Universala Kongreso okazanta en Florenco en la jaro 2006-a, 502 jarojn post la fin-farado de la statuo. Sed malgraŭ la paso de la jaroj, homoj restas samaj. Ankaŭ nun ekzistas Davidoj kaj ekzistas Goljatoj.

Ankaŭ hodiaŭ Davido estas ni kaj ni estas Davido. Ni, same kiel li, batalas kontraŭ nia Goljato, alivorte kontraŭ la perforto en la kampoj lingva kaj kultura. Ankaŭ ni kiel Davido estas malgrandaj kompare kun Goljato, tre pli malgrandaj ol estis Davido. Ankaŭ ni batalas per ridinde malgrandaj armiloj, per armiloj memfaritaj kaj infanecaj, kiel niaj flug-folioj kaj afiŝoj, kontraŭ la plej modernaj stel-militaj armiloj, kontraŭ inform-aparato, kiu neniam antaŭe ekzistis en la mondo en la nuna formo kaj kun la nuna potenco. Tiu inform-aparato kapablas konvinki miliardojn da homoj, ke blanko estas nigro kaj ke nigro estas blanko. Ne demandu min pri ekzemploj, ĉar vi ĉiuj konas ilin kaj tre lastatempajn.

Tamen Davido triumfis, ĉar li reprezentis la justecon kontraŭ la blinda forto. Ankaŭ ni reprezentas la juston kaj ankaŭ niaj ŝtonĵetiloj estos gvidataj de la justo, kiu kuŝas en la konscio de ĉiuj homoj. La justo reaperas generacion post generacio. Neniu Goljato povas malhelpi tion.

Kiel Davido ni frontu Goljaton kaj ni ne kaŝu, ke ni apartenas al la justuloj kaj ne al la fortuloj. Se Davido gajnis, ankau ni esperantistoj gajnos."

(Yu Tao, el Florenco)