2006年世界语行动日的倡议

 

亲爱的世界语者们,

在很久以前,大家就决定了将10月的第一个星期六作为世界语“行动日”。这是宣传世界语的行动日,推广世界语及关于国际语的理念。

今年第一个星期六在2006年10月7日。按照惯例,国际世界语协会的领导机构邀请所有的人参加各地世界语行动日,根据每个地区客观条件的不同,以最高的水平展现这一活动。总体来说,尽管有人会根据不同的会议主题来阐述不同的世界语理念,但这都可以跟今年佛罗伦萨的国际世界语大会决议最后一句话相联系:“世界语可以作为所有语言和文化保持生命力的一种方式。”

实际上,我们愿意捍卫所有的语言,各个民族的语言,不管是大的还是小的,说的人数很少的语言,不管是历史上一直存在的,还是由移民传播的。有些组织在国际上和社会中只重视从上到下交流的实效性,他们把理解和语言学习问题都放到了国际与社会上最弱势的群体中,这也导致了我们的不一致性。

在佛罗伦萨的执委会会议期间,是否有必要在世界不同地区设立不同的行动日时间再次被提了出来,因为我们需要考虑不同地区的人们结束休假再次开始工作的时间是不一样的。由世界语目前在世界各国的发展来看,这个做法是值得实行的。今年各个国家的世界语者都产生了这样的讨论,而且在行动日的基础上,还出现了一些新的日期的尝试。

在欧洲,我们可以将行动日与9月26日的欧洲语言日联系在一起,而且这一天与10月的第一个星期六距离并不远。我们现在邀请所有在欧洲议会国家居住的世界语者将世界语与这个现在已经可以看到的语言运动联系在一起。此外我们可以在http://www.ecml.at/edl/find.asp?s=EV 上面简单自由的发布与世界语有关的信息。

欧洲语言日的口号是:“倡导语言多样性,多元化和终生语言学习”。但是在他们的主页上却只有两个大语言的版本。

我们接受他们的口号并真心地为此欢呼,但是我们应该让他们或者更主要的是与我们共同生活的人明白,语言的多样性与多元化如果能够稳定的开花结果并继续存在,那么必须要让世界语避免成为多余的语言。有些组织会利用语言强加上他们的文化,最后用他们的文化来统治你的思想。世界语却不会这样,它是唯一一门真正的国际语,而不会是“食语兽”。

雷纳托•科尔塞蒂
国际世界语协会主席

Alvoko al la Ago-Tago en 2006

Karaj esperantistoj,

Antaŭ jam longa tempo oni decidis dediĉi la unuan sabaton de oktobro al la "ago-tago", tio estas al tago de agado por informi pri Esperanto kaj pri la ideoj de la movado por la internacia lingvo.

Ĉi-jare tiu unua sabato estas la 7-a de oktobro 2006. Kiel kutime la estraro de UEA invitas ĉiujn partopreni la ago-tagon je la plej alta agad-nivelo ebla laŭ la lokaj kondiĉoj. Kvankam ĝenerale vi prezentos Esperanton laŭ la normalaj ideoj de nia movado, kie necesos aparta temo, tiu povas esti kunligata kun la rezolucio de la lasta Universala Kongreso en Florenco: "Esperanto kiel rimedo por daŭropova pluvivo de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj".

Fakte ni volas defendi ĉiujn lingvojn, la naciajn lingvojn grandajn kaj malgrandajn, la malplimultajn lingvojn, kaj de historie ĉeestantaj kaj de enmigrintaj grupoj. Tie kuŝas nia malsameco rilate al tiuj, kiuj nur okupiĝas pri efikeco en komunikado de la supro al la malsupro (internacie kaj ensocie), kaj kiuj metas la pezon de la komprenado kaj la problemojn de lingvo-lernado sur la internacie kaj ensocie malplej fortaj hom-grupoj.

Dum la komitataj diskutoj en Florenco estis reprenitaj la konsideroj pri la neceso havi malsamajn ago-tagojn en malsamaj mondo-partoj, ĉar oni devas konsideri ĉefe la malsamajn momentojn, en kiuj finiĝas la ferioj kaj rekomenciĝas la labor-jaro. Tio estas nun efektiviginda pro la tutmondiĝa procedo de Esperanto. En ĉi tiu transira jaro okazu diskutoj en ĉiuj mondopartoj inter esperantistoj pri la plej bona periodo kaj tago kaj ankaŭ okazu apartaj provoj de ago-tago en la elektita periodo, kiuj aldoniĝu al la nun anoncata tago.

Cetere en Eŭropo mem oportunus ligi la ago-tagon al la dato de la 26-a de septembro, Eŭropa Tago de Lingvoj, kiu ne estas malproksima de la unua sabato de oktobro. Ni invitas ĉiujn esperantistojn loĝantaj en la landoj de la Konsilantaro de Eŭropo ligi Esperanton al la jam antaŭviditaj lingvaj eventoj, cetere videblaj en http://www.ecml.at/edl/find.asp?s=EV, kaj al kiuj oni povas facile kaj libere aldoni tiujn pri Esperanto.

La devizo de la Eŭropa Tago de Lingvoj estas: "Celebri lingvan diversecon, multlingvecon kaj dumvivan lingvolernadon", sed ilia reta paĝaro pri la tago estas nur en du grandaj lingvoj.

Ni akceptas ilian devizon kaj sincere aplaŭdas je ĝi, sed ni devas komprenigi al ili kaj ĉefe al niaj kuncivitanoj, ke lingva diverseco kaj multlingveco povas flori stabile kaj pluekzisti nur se oni permesos al Esperanto ŝirmi la ceterajn lingvojn. Esperanto povas fari tion, ĉar pro manko de grupo, kiu utiligas ĝin por altrudi apartan kulturon kaj en la fino la superregadon de la anoj de tiu kulturo, ĝi estas la sola internacia lingvo ne-lingvo-vora.

(Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio)