第91届国际世界语大会决议

 

第91届国际世界语大会在意大利佛罗伦萨召开,共有来自62个国家的2209名代表参加了大会。

大会确认:

–关于可持续发展教育的十年规划(2005-2014年)是建立社会需要、经济富有活力、具有文化价值与生态上可持续的发展的重要框架。

– 由于人类与自然环境的相互依赖,目前生物多样性和文化及语言的多元化还面临着很严重的威胁。

– 一种语言在世界范围内占据优势地位,这会导致经济、社会以及教育效果的不稳定,也会涉及到可持续发展、语言的生态和交流的权利。

– 世界语运动在语言民主上的努力与超越民族的教育的价值观是完全一致的。这种教育的目的是让那些有知识的积极的市民能够客观认识自己与周围的世界,加入到与他们息息相关的发展过程当中。

大会号召世界语界积极投入到运动当中,在不同的层面上以必要的变化过程为主旨,努力向前推进各种有连贯性的实践,并利用各自的语言和网络为这一目标而努力。

大会建议国际世协的领导成员在以后的会议和运动中,在与非世界语组织的合作过程中,能够给予上述相关问题足够的重视。
大会确认,世界语将以和平、社会公正和文化多样性的终身教育为目标,同联合国教科文组织以及其他组织合作,同时提醒他们注意可持续发展在语言上的表现。

REZOLUCIO DE LA 91-A UNIVERSALA KONGRESO
DE ESPERANTO

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Florenco (Italujo) kun 2209 partoprenantoj el 62 landoj,

konstatinte,

– ke la Jardeko de Edukado por Daŭropova Evoluigo 2005–2014 estas grava kadro por iniciatoj cele al evoluo kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie daŭrigebla;

– ke nuntempe ekzistas gravaj minacoj kaj al biodiverseco kaj al kultura kaj lingva diversecoj, pro la reciproka dependeco inter la homo kaj la naturmedio;

– ke la nuna superrego je monda skalo de unu lingvo havas maltrankviligajn ekonomiajn, sociajn, kaj edukajn efikojn koncerne daŭropovecon, lingvan ekologion kaj la rajton je komunikado;

– ke la strebado de la Esperanto-movado al lingva demokratio kongruas kun la valoroj de transnacia edukado celanta informitajn, aktivajn civitanojn, kiuj estu kapablaj kritike kompreni sin mem kaj la ĉirkaŭan mondon por partopreni la evoluprocedon respondece kaj solidare.

Alvokas la Esperanto-komunumon aktive engaĝiĝi en la agadoj kiuj, sur diversaj niveloj, strebas antaŭenigi praktikojn koherajn kun la principoj de la bezonata ŝanĝoprocezo, kaj utiligi siajn lingvon kaj retojn serve al tiuj klopodoj.

Rekomendas al la Estraro de UEA doni al la ĉi-rilataj problemoj pli da atento en estontaj kongresoj kaj agadoj, partnere kun neesperantistaj organizaĵoj.

Konfirmas la pretecon de la Esperanto-komunumo kunlabori kun Unesko kaj aliaj organizaĵoj cele al tutviva edukado por paco, socia justeco kaj kultura diverseco, kaj atentigas ilin pri la lingva aspekto de daŭropova evoluigo.