多哥世界语学会举办世界语讲座

Tropo kaj Interlingvistiko ĉe TEG

 

Membroj de Togolanda Esperantologia Grupo kunvenis la 3-an de majo de la kuranta jaro en Instituto Zamenhof en Togolando. La ĉefa celo de ĉi-foja kunveno estis kunlernado.

Sinjoro GBEGLO Koffi prezentis kurseton pri tropa parolo. Kaj sinjoro ATTAGLO Evienyiame parolis pri Interlingvistiko. 90 minutoj fulme pasis pro la interesiĝo de ĉeestantoj pri la lecionoj.