国际青年世界语协会选出新任主席

TEJO havas novan prezidanton

 

Preskaŭ 300 el la 420 aliĝintoj al la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo efektive partoprenis la aranĝon, kiu parte okazis tute proksime al la ejo de la unua Sarajeva IJK de la jaro 1973. Kvindeko da junaj partoprenintoj de la Universala Kongreso en Florenco komune vojaĝis per buso al Sarajevo, tra Slovenio kaj Kroatio. Nova prezidanto de TEJO nun estas David-Emil Wickström - pro personaj kialoj demisiis Heming Welde Thorbjørnsen, elektita pasintjare en Zakopane. Lokaj amaskomunikiloj amplekse raportis pri la kongreso.