国际铁路员工世界语协会在国际大会期间召开三次联系会议

Okazis 3 kontakt-kunvenoj de IFEF

 

Dum la 91-a Universala Kongreso okazinta en Florenco, Italio, de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto, okazis 3 kontakt-kunvenoj de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.

Du kunvenoj okazis en la kongresejo mem kaj estis envicigitaj en la kongres-libro.

Tria kunveno okazis en aparta konstruaĵo. Ĝin organizis Romano Bolognesi, prezidanto de IFEF, por certigi al la partoprenontoj fiksajn daton kaj horojn de la antaŭaj du kunvenoj.