国际青年世界语协会出版《护照服务2006》

 

Aperis Pasporta Servo 2006

Antaŭ nelonge, aperis poŝformata 188-paĝa adreslibreto "Pasporta Servo 2006" kun multaj mapoj kaj listo de gastigantoj. Entute ĝi entenas 1320 adresojn el 802 urboj de 92 landoj . Tiu-ĉi servo funkcias ekde 1974 kaj estas aranĝata de TEJO. Pasporta Servo estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Necesas nur havi aktualan adreslibron, eldonatan ĉiujare, kaj paroli Esperanton. Ĝi estas unika servo de Esperanto-parolantoj al Esperanto-parolantoj.