北京市世界语协会艺术团成立

 

2006年10月7日,在北京市世界语协会会员、北京电影学院教师裴治同志的努力下,北京市世界语协会艺术团宣告成立。艺术团的成员除北京市世界语协会会员外,也吸收了一部分支持世界语运动的专业和业余器乐、声乐艺术家。艺术团将在协会的活动以及其他社会活动中演出器乐、声乐节目,教唱世界语歌曲。

(郑伯承)

Fondiĝo de la Arta Grupo de la Pekina Esperanto-Asocio

En la 7-a oktobro 2006 fondiĝis la Arta Grupo de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) dank’ al la klopodo de sinjoro Pei Zhi, membro de PEA kaj instruisto de la Pekina Filma Kolegio. La membroj de tiu-ĉi grupo estas ne nur la membroj de PEA, sed ankaŭ profesiaj kaj amatoraj artistoj de instrumenta muziko kaj voĉmuziko, kiuj subtenas la esperantan movadon kaj interesiĝas pri Esperanto. La arta grupo volonte prezentas programerojn de instrumenta muziko kaj voĉmuziko en la aktivadoj de la PEA aŭ aliaj sociaj kunvenoj kaj instruas la publikon kanti esperantajn kantojn.

(Zheng Bocheng)