Komenciĝis la elektoj en UEA

 

Per oficiala alvoko pri kandidatoj por la elekto de komitatanoj B, en la novembra numero de la revuo "Esperanto", komenciĝis la renovigo de la gvidorganoj de UEA por la trijara oficperiodo 2007-2010. La procezo kulminos en la Jokohama UK per la elekto de la Estraro de UEA fare de la Komitato, kies nova konsisto ekoficos en la sama UK.

La komitatanoj B reprezentas en la supera organo de la Asocio la individuajn membrojn. Oni elektos unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj laŭ la nombro en la antaŭelekta jaro. En la nuna Komitato estas ses komitatanoj B, sed en la nova Komitato estos por ili sep lokoj, ĉar intertempe la nombro de individuaj membroj denove superis 6000.

Minimume dek individuaj membroj de UEA, kiuj reprezentas minimume tri landojn, rajtas proponi kandidaton. Tiu ĉi devas skribe akcepti la kandidatigon kaj deklari siajn movadajn celojn. La akcepto kaj deklaro rajtas kune ampleksi maksimume 150 vortojn. La kandidatigoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 28-a de februaro 2007. Validaj estas nur dokumentoj kun originalaj subskriboj. Retpoŝta aŭ faksa sendo de kandidatigoj ne estos valida. Se la nombro de kandidatoj superos sep, la individuaj membroj elektos la komitatanojn B per poŝta balotado.

En la antaŭkongresa periodo estos elektataj ankaŭ la komitatanoj A por reprezenti la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn, kiuj havas minimume 100 membrojn. La aliĝintaj asocioj kun malpli ol 100 membroj rajtas nomumi observanton. La komitatanoj A kaj B rajtas kompletigi la Komitaton elektante komitatanojn C, kies partoprenon en la Komitato ili trovas utila pro iliaj specialaj spertoj kaj kapabloj. La nombro de komitatanoj C rajtas esti maksimume kvarono de la nombro de komitatanoj A kaj B.

La elektadon de la komitatanoj B gvidas la Ĝenerala Direktoro, de kiu interesitoj povas peti informojn kaj konsilojn pri la proceduro. Li ankaŭ donos instrukciojn al la aliĝintaj asocioj pri la elekto de komitatanoj A kaj observantoj. La elektadon de komitatanoj C kaj de la Estraro gvidas la Elekta Komisiono, kies membroj estas Istvan Ertl (Luksemburgio), Janez Jug (Slovenio), Lee Chong-Yeong (Korea Respubliko) kaj Edvige Tantin Ackermann (Italio).

(el Gazetaraj komunikoj de UEA)