![]() |
Pri mia vizito al Koreio de ZHU MINGYI |
|
En la 11-a de oktobro mi flugis al Koreio kaj unue restis en ĝia ĉefurbo Seulo tri tagojn. En la 14-a frumatene, kun la afabla helpo kaj akompano de D-ro Lee Young-Koo, prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio, mi veturis per trajno rekte al la kongresurbo Pohang. En la kongresa akceptejo, mi faris registradon. Estis mirinde kaj emociege por mi, ke KEA donis al mi nomŝildon kun NO. 01 por honorigi min. Kun dankemo mi akceptis ĝin per ambaŭ manoj. Jen, mi ekhavis pli da eterna Esperanta memoraĵo. Ĉe la solena inaŭguro, mi laŭtlegis la salutleteron de s-ro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, al la 38-a Korea Kongreso de Esperanto. Mi persone partoprenis en la kongreso kaj propraokule vidis ĝian tutan procezon. Laŭ la enhavo-riĉaj programeroj, ĝi estis kvazaŭ eta UK-o. Resuminte la dutagajn aktivadojn de la kongreso, mi opiniis, ke la kongreso estis modesta, fruktodona kaj plensukcesa. La valoro de la kongreso povas esti pruvita per la cifero-131 partoprenantoj, inter kiuj du el Ĉinio kaj 5 el Japanio, per la konciza sed trafa kongresa temo: La rolo de Esperanto por kontribui al regiona komunumo, per celebrado de 100-jariĝo de Esperanto en Koreio, per memorigo pri pioniroj de la korea Esperanto-movado per emisio de 10 poŝtkartoj, per postkongresa poŝtmarka ekspozicio, ktp.
En Pohang, krom ĉeesto en la kongreso, kongresanoj ankoraŭ vizitis Posco-muzeon. Posco estas la plej granda ŝtal-entrepreno en Koreio, kun plej progresintaj produkt-teknikoj en la mondo. Vizitantoj rigardis ĝian laminatejon ege grandan, tamen tie estas neniu laboristo, ĉio iras aŭtomate kaj ĉenlabore. Post la kongreso ni vizitis poŝtmarkan ekspozicion, aranĝitan de Pohang-urba Poŝtejo, speciale por respondi al la Esperanta kongreso. Antaŭ ol mi revenis al Seulo en la 16-a, iu diris al mi: Se mi ne iros rigardi Gyeongyi, do tio signifas, ke vana restos mia vizito al Koreio. Tial survoje de Gyeongyi al Seulo mi iris tien kaj vizitis tri vidindaĵojn. Tie mi restis nur du horojn. Gyeongyi, antikva urbo kun historio de pli ol mil jaroj estas mirinda kaj kvieta loko, bone protektata, sen industrio, sen altaj domegoj. Ĝi nun estas akceptata kiel Monda Kultura Heredaĵo en Koreio.
Post mia semajna restado ĉe koreaj esperantistoj-amikoj, mi ricevis profundan impreson: Esperanto-movado en Koreio estas vigla, kaj tie multaj aktivaj esperantistoj faras grandan kontribuon kaj dediĉas grandan energion por Esperanto-afero. Dum mia tuta restado en Koreio, d-ro Lee Joung-Koo tre amike traktis min, kaj bone prizorgis min. Sen liaj helpoj mi povis fari nenion. Ĉi-tie estas malfacile por mi esprimi al li mian dankon per kelkaj vortoj. En la 18-a de oktobro kun sincera kaj samideana dankemo mi malvolonte adiaŭis koreajn esperantistojn. Mi diris en la koro: Ĝis revido, miaj karaj! Bonfarton kaj ĉion bonan al vi! Brilan prosperon al via Koreio!
|