Fondiĝis Esperanto-dometo en la urbo Iksan de Korea Respubliko

 

Antaŭ nelonge membroj de Ŭonbulisma Esperanto-Asocio de Korea Respubliko fondis Esperanto-dometon en la urbo Iksan. Tie ja estas la kuniĝa loko por geesperantistoj de la Ŭonbulisma Esperanto-Asocio kaj membroj de la Korea Esperanto-Asocio. Ŭonbulisma Esperanto-Asocio komencis aktivadon en 1980. Sed la membroj ne havis propran kunvenejon. Ili ofte kunvenis en centra ŭonbulismo-oficejo aŭ universitato Wonkwang. Dank' al la kunlaborado de esperantistoj de Iksan, finfine ili havas propran kunvenejon. Nuntempe preskaŭ 90% de la membroj de la Iksan-a Esperanto-Asocio estas ŭonbulanoj. Ilia religia celo estas unuigi la mondon, kiu estas simila al la idealo de Esperanto.

(Gloro)