![]() |
9-a Internacia Fotokonkurso |
|
La Ondo de Esperanto organizis en 2006 la 9-an Internacian Fotokonkurson. partoprenis 71 fotoverkoj de 20 aŭtoroj el Germanio, Finnlando, Italio, Kanado, Kroatio, Nederlando, Pollando kaj Ruslando. La 14-an de januaro 2007 la juĝkomisiono anoncis la rezulton: 1-a premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto): Mauricio Bolesnik (Italio). 2-a premio (€ 25 kaj abono de La Ondo de Esperanto): Olga Sipovalenko (Ruslando) pro "Glaciaj kaskadoj". 3-a premio (abono de La Ondo de Esperanto): Ronaldo Bijtenhoore (Nederlando) pro "Ventiladotuboj" kaj "Marnebulo". Laŭdaj mencioj: Mauricio Bolesnik (Italio); Jessika Dehms (Germanio) pro "Ilekso dum malvarma vintra mateno"; Adeltraut Henning (Germanio) pro "Stranga frukteto"; Jurij Kajun (Ruslando) pro "Respegulo de la alia mondo"; Alekseo Kozlov (Ruslando) pro "Mortmara sunsubiro". Speciala premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto) pro la plej bona foto pri la temo Naturo: Alekseo Kozlov (Ruslando) pro "Papilietoj". Laŭ la regularo de la konkurso, la organizantoj ĝis la 31-a de decembro 2008 havas ekskluzivan rajton uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Vidu la rezultojn kaj fotojn de la pli fruaj fotokonkursoj: http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-fk.htm>. Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laŭreatoj! (Halina Gorecka, sekretario de la konkurso) |