E-aktivado en Esperanto-Bosko en Pekino, Ĉinio

 

La 14-an de aprilo, 2007, Pekina Esperanto-Asocio (PEA) organizis akvumadon de Esperanto-Bosko en Chaoyang-parko, kiu estas konstruita por la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004. Pli ol 40 esperantistoj partoprenis la akvumadon. Inter ili estis maljunuloj de pli ol 70 jaroj, studentoj de universitatoj kaj iliaj instruistoj, infanoj kaj iliaj gepatroj. Post akvumado de la arbojn ili ghuis la programojn de la knaboj kaj universitatanoj. Pekina Esperanto-Asocio alportis ekspoziciajn tabulojn por konigi Esperanton al vizitantoj.