第26届中日韩青年研讨会将于12月下旬在韩国召开


第26届中日韩青年研讨会将于今年12月28-30日在韩国益山市召开,会议主题为“中日韩青年在三国和平共处中所扮演的角色”。

中日韩青年世界语研讨会始创于1981年,活动旨在促进东亚青年之间的友好往来,扩大世界语的影响范围。自1995年起先后在我国天津、北京、香港、延吉、北京举办过此项活动。

2006年8月,中华全国青年世界语协会承办了第25届中日韩青年世界语研讨会,研讨会的主题为“和谐的亚洲”,共有来自韩国、俄罗斯及中国的代表20余人参加。(相关新闻:<http://www.espero.com.cn/Cel/1/1-075.htm> , 图片:<http://www.espero.com.cn/Cel/12/12-009.htm> )

附件:大会组委会邀请信

Invitletero

al la 26-a Komuna Seminario inter ĉinaj, japanaj kaj koreaj junuloj, 28-30 dec. 2007, Iksan, Koreio

Korea Esperanto-Junularo havas plezuron inviti koreajn, japanajn kaj ĉinajn gejunulojn al la 26-a Komuna Seminario(KS) inter ĉinaj, japanaj kaj koreaj esperantistaj junuloj. Iom da detaloj estas prezentitaj sube. Bonvole diskonigu ĉi tiun invitleteron al japanaj kaj ĉinaj esperantistaj gejunuloj.

Pere de tiu ĉi renkontiĝo, ni, aziaj esperantistaj gejunuloj amikiĝos kaj kundividos komunan etoson por paca kunvivado en Esperanto. Ni renkontiĝu kaj diskutu pri estonta plifortigo de amikeco kaj kunlaboro inter esperantistaj junuloj en azio.

Ĉeftemo de la Seminario: La rolo de gejunuloj por paca kunvivado de Ĉinio,

Japanio kaj Koreio

Dato: 28 Decembro - 30 Decembro, 2007

Loko: Universitato Wonkwang, Iksan, Ĝulla Bukdo

(La ĉefa sidejo de Ŭonbulismo)

de Seulo - 2.5 horoj per trajno

de Busan - 3 horoj per buso

Kotizo (Inkluzive du noktoj ĉe la universitata dormejo kaj ses manĝoj.ekskurso aparte)

45,000 ŭonoj (el Koreio, aŭ surloke ĉe la giĉeto)

56 jenoj (el Japanio, aŭ 45,000 ŭonoj surloke ĉe la giĉeto)

30 eŭroj (el Ĉinio, aŭ 40,000 ŭonoj surloke ĉe la giĉeto)

40,000 ŭonoj (el ceteraj landoj ĉe surloke)

Pagmaniero:

Pagebla surloke, sed devas konfirmi la aliĝon ĝis la limdato.

Aliĝo

Kontaktu nin rete: gloro@saluton.net (indiku ĉu junulo aŭ junulino)

(Limdato: ĝis la 15-a de decembro)

Programeroj (provizoraj)

28 decembro: Registriĝo

13:00-15:00 Registriĝo

16:00-17:00 Malfermo

17:00-18:00 Sinprezento de partoprenantoj

18:00-19:00 Vespermanĝo

19:00-21:00 Koncerto kaj Interkona vespero

29 decembro

09:00-10:00 Prelego pri la ĉeftemo

de d-ro. LEE Chong-Yeong, eksprezidanto de UEA

10:00-11:00 Diskuto pri la ĉeftemo

11:00-12:00 Kantu esperante, s-ro. MA Young-Tae

12:00-13:00 Tagmanĝo

13:00-18:00 Ekskurso

18:00-19:00 Vespermanĝo

19:00-21:00 Amuza vespero (aranĝota)

30 decembro

09:00-10:00 Prelego pri kiel kunamikiĝi inter aziaj gejunuloj

de KEJ-ano

10:00-10:45 Diskutoj pri kiel kunlabori inter la gejunuloj de

la tri landoj

10:45-11:00 Grupfoto

11:00-12:00 Amuze antaŭ "ĝis revido"

12:00-12:30 Fermo

12:30-13:30 Tagmanĝo

13:30- Hejmen

SONG Ho-young (Gloro), Prezidanto de Loka Kongresa Komitato

por La 26-a Komuna Seminario inter ĉinaj, japanaj kaj koreaj junuloj