UEA, kiu havas oficialajn
rilatojn kun Unesko ekde 1954, ĉeestis la 34-an Ĝeneralan Konferencon
de Unesko en Parizo (16 okt. - 3 nov. 2007) kiel observanto.
La delegitoj de UEA estas la vicprezidanto pri eksteraj rilatoj
s-ro Ranieri Clerici kaj la konstantaj reprezentantoj de UEA
ĉe la Pariza sidejo de Unesko s-ino Renée Triolle kaj d-ino
Barbara Despiney. La esperantistan partoprenon en la Unesko-konferenco
plifortigas ankaŭ la observantoj de ILEI s-ro Jean-Pierre Boulet,
s-ino Monique Arnaud kaj d-ro François Lo Jacomo.
Lige kun la Ĝenerala Konferenco okazis ankaŭ Internacia
Forumo de Civila Socio la 25-an de oktobro. Flanke de UEA partoprenis
Triolle kaj Despiney, flanke de ILEI Boulet. La publikan demandon
de Renée Triolle al la ministro pri edukado de Jordanio, kial
la ministro parolis angle kaj ne en sia propra lingvo, tiu ĉi
respondis, ke li "volis tuŝi pli grandan publikon",
sed poste li tamen parolis nur arabe.
La esperantistaj delegitoj efike utiligis la Konferencon
kaj la Forumon por kontaktoj kun oficialuloj de Unesko kaj reprezentantoj
de aliaj NRO-j. Ili disdonis multe da informiloj pri Esperanto,
precipe diverslingvajn versiojn de la Manifesto de Prago kaj
de la rezolucio de la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo.
Al la irana ministro pri eksterlandaj aferoj s-ino Triolle povis
donaci ekzempleron de la dulingva revuo "Irana Esperantisto".
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|