N-ro 3 de la bulteno
"Esperanto en Afriko" lanĉis monkolektadon por ebligi
al kiel eble plej multaj afrikaj esperantistoj partopreni en
la 93-a UK en Roterdamo en 2008. Pro ekonomiaj kialoj partopreno
en UK estis ĉiam apenaŭ atingebla luksaĵo por afrikaj movadanoj.
Ekde la 80-aj jaroj tamen preskaŭ ĉiujare po kelkaj afrikanoj
povis realigi sian revon partopreni en UK, ĉu helpe de la Triamonda
Kongresa Fondaĵo de UEA, ĉu helpe de landaj Esperanto-asocioj,
lokaj kluboj kaj individuaj esperantistoj.
En la UK en Jokohamo afrika ĉeesto mankis pro eksterproporciaj
kostoj, i.a. pro la neceso vojaĝi al Japanio tra Eŭropo, kiu
duobligus la kostojn necesajn por partopreno en UK en eŭropa
lando. Por doni per la relative malmulta disponebla mono al
kiel eble plej multe da esperantistoj la eblecon kongresi, UEA
ĉi-jare helpis azianojn, kies partopreno en eŭropa UK siavice
kostus tre multe. Krome, aparte laŭdindan kaj imitindan solidarecon
montris la landa asocio de UEA, Japana Esperanto-Instituto,
kiu faris kampanjon por venigi kongresanojn el malpli bonfartaj
aziaj landoj. Per tiu helpo 20 esperantistoj, kiuj venkis ankaŭ
la vizajn barojn, povis spiri la unikan etoson de UK.
UEA alvokas nun donacojn por partoprenigi afrikanojn
en la Roterdama UK. Oni povas sendi al UEA donacojn tra kiu
ajn kanalo (pri diversaj pagmanieroj vd. Jarlibro 2007, p.36).
Oni aldonu la indikon "Por afrikanoj al UK".
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|