De
la 11-a ĝis la 15-a de februaro, la 5-a Azia Kongreso de Esperanto
okazis en Bengaluro, suda urbo de Hindio. La kongresa temo estas
“Esperanto en Multlingva Azio”. 254 esperantistoj el 35 landoj
partoprenis en la kongreso. S-ro Probal Dasgupta, prezidanto
de UEA, partoprenis la kongreson kaj faris prelegon pri Esperanto-movado.
Dum la kongreso nova estraro de la Komisiono
de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) estas elektita: s-ro Lee
Jung-kee el Koreio estas elektita kiel ĝia prezidanto, s-ro Wang
Ruixiang el Ĉinio kaj s-ro Tran Quan Ngoc el Vjetnamio --- vicprezidanto,
s-ro P. V. Ranganayakulu el Hindio --- sekretario kaj kasisto, kaj
aliaj komisionanoj estas el Irano, Israelo, Japanio, Nepalo, Pakistano,
Taĝikio kaj Vjetnamio. Lee Jung-kee, nova prezidanto de KAEM, diris,
ke la azia movado ludas gravan rolon en la internacia Esperanta
movado, tial li sentas sian devon tre peza. Li esperas, ke la novaj
estraranoj de KAEM klopodos per Esperanto por fari kontribuon al
paco kaj harmonio de la homaro.
En la kongreso
delegitoj el Ĉinio, Koreio, Irano, Mongolio kaj Vjetnamio raportis
pri Esperanto-movado en sia lando.
La Tempo de
Hindio, La Hindio k.a. hindaj vehikloj faris raporton pri la
kongreso. Esperantistoj el la Ĉina Espeanto-Ligo, Pekina Esperanto-Asocio
kaj Ĉina Radio-Internacia partoprenis en la kongreso.
(Chen Ji el
Hindio)
|