Korea Esperanto-Asocio,
Estimataj samideanoj,
Kun dolora koro ni informiĝis, ke
forpasis s-ro Lee Chong-Yeong, nia respektinda kaj sincera amiko.
S-ro Lee estis ne nur amiko de ni,
de ĉinaj esperantistoj, sed ankaŭ de la ĉina popolo. Dum la
vivo li metis multan esperon sur la ĉinan E-movadon kaj donis
eblan helpon en antaŭenigo de nia movado. Kaj li kiel agrikultura
specialisto plurfoje vizitis Ĉinion kaj faris sian klopodon
por ĉina moderniga konstruado. Pro sia merito li ĝuis la premion
Amikeco de la ĉina registaro.
S-ro Lee, kiel prezidanto de KEA
kaj de UEA, multe kontribuis por vigligi la korean E-movadon
kaj atingis sukcesojn en ĝi. Li sukcese klopodis por altigi
E-lokon en internaciaj neesperantaj organizoj kaj atingis rimarkindajn
sukcesojn. Ĉio ĉi tio estos neforgesbla por ĉiuj esperantistoj
de Ĉinio, Koreio kaj aliaj landoj. Bonvolu akcepti mian koran
kondolencon.
S-ro Lee Chong-Yeong vivos en nia
koro por ĉiam!
Sincere kaj amike viaj
Tan Xiuzhu
Hou Zhiping
Zou Guoxiang
2008-7-7, Pekino
|