Karaj kaj estimataj,
Nia movado perdis grandan strategiiston
kaj praktikanton!
Prof. Lee Chong-Yeong estas en la
vera senco internacia kaj mondskala homo, kies kontribuoj kaj
ideoj estas tre valoraj por la nuna Esperanto-movado.
Por mi mem, prof. Lee estas por ĉiam
instruisto kaj antaŭulo. En la komitato de UEA, en la preparado
por la UK en Pekino en 2004, en mia laboro kiel estrarano de
UEA, li multe instruis min, donis proponojn, montris ideojn...
Nia lasta kunlaboro estis eldono
de la libro “Historio por Malfermi Estontecon --- Moderna Historio
de Ĉinio, Japanio kaj Koreio”. Prof. Lee kun-iniciatis la ideon
traduki la libron en Esperanton, kun-vokis samideanojn el la
tri landoj, kaj sukcesigis la signifoplenan kunlaboron de e-istoj
el multaj lokoj.
Malĝojaj kaj kor-doloraj ni nun estas,
sed ni estu ankaŭ fortaj kaj firmaj, ĉar prof. Lee Chong-Yeong
estis tia persono.
Elkoran kondolencon al Korea E-Asocio
kaj la parencoj de la prof. LEE Chong-yeong.
Amike kaj sincere via,
YU Tao
Vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo
Komitatano de Universala Esperanto-Asocio
|