 Al
la Korea Esperanto-Asocio
Estimataj samideanoj,
Kun granda malĝojo ni informiĝis
pri la forpaso de prof. Lee Chong-Yeong en la 4-a de julio,
2008.
Prof. Lee estis prezidanto de UEA
kaj honora prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio. Li profunde
amis Esperanton kaj faris grandan kontribuon al la Esperanta
movado. Li ankaŭ donis grandan helpon al la ĉina E-movado kaj
pro tio li estas alte respektata kaj amata de ĉinaj esperantistoj.
Lia forpaso estas granda perdo ne
nur por la Korea Esperanto-Asocio, sed ankaŭ por la tutmonda
Esperanta movado. Bonvolu transdoni nian koran kondolencon al
liaj familianoj.
Ĉina Esperanto-Ligo
Redakcio de El Popola Ĉinio
|