Prof.
d-ro Lee Chong-Yeong, eksa prezidanto de UEA, forpasis post
elĉerpa malsano la 4-an de julio en la aĝo de 76 jaroj. Lee
naskiĝis la 13-an de februaro 1932. Li studis ĉe la universitatoj
Yeungnam (Koreio), Hawaii kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis
pri komerca ekonomiko en la Universitato de Kobe (Japanio).
Dum sia profesia kariero li estis ĉefo de la merkatuma grupo
de la UN-organizo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo, kaj profesoro
de la Kyungpook Ŝtata Universitato (Korea Respubliko). Li estis
ĉefkonsilanto de la Korea Industria kaj Evoluiga Instituto,
gastprofesoro de la Universitato de Kobe, honora profesoro de
la Nankaj-Universitato (Ĉinio) kaj orda profesoro de la Akademio
Internacia de la Sciencoj San Marino.
Lee Chong-Yeong lernis Esperanton
aŭtodidakte en 1948. Li estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio
(1994-1995, 1998-2001), prezidanto de UEA (1995-1998) kaj vicprezidanto
de UEA (2001-2004). Kiel prezidanto de UEA li distingiĝis kiel
dinamika kaj iniciatema gvidanto, kies plena sindediĉo al Esperanto,
sincereco kaj persona ĉarmo faris lin amata de ĉiuj. Li kuniniciatis
la unuan Nitobe-simpozion en la Universala Kongreso en Prago
en 1996 kaj la Manifeston de Prago, kiu, subskribita de pli
ol 13000 esperantistoj, plu restas la gvida dokumento pri la
celoj de la Esperanto-movado. En 1996 prezidanto Lee lanĉis
Kampanjon 2000, kiu kune kun la Manifesto de Prago katalizis
senteblan pliaktiviĝon en UEA kaj la cetera movado.
Lee Chong-Yeong verkis "Esperanto
en la 21-a jarcento" (2001), "Esperanto, la lingvo
de la 21-a jarcento" (en la korea, 2001), "Esperanto
kaj internaciaj organizaĵoj" (2003) kaj "80-jara historio
de la korea Esperanto-movado" (en la korea, 2003), "Ridante
lernu" (2007), kaj "Elektitaj Zamenhofaj proverboj"
(2008). Li ankaŭ havis esencan rolon en la estigo de la Esperanta
eldono de "Historio por malfermi estontecon" (2007),
libro pri la moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio.
En 2004 Lee Chong-Yeong estis elektita
honora membro de UEA pro liaj elstaraj meritoj por UEA kaj tutmonda
Esperanto-movado. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Korea
Esperanto-Asocio. La ĉina ŝtato dekoraciis lin per la Medalo
de Entuziasma Subteno de Konstruo kaj Kunlaboro por Ĉina Amikeco,
kaj la prezidento de Vjetnamio per la Medalo de Entuziasma Subteno
por la Vjetnama Esperanto-Movado.
(el Gazetaraj Komunikoj
de UEA)
|