Diplomiĝos Esperantaj studentoj de ĈKU


 

La 15-an de januaro, 8 lernantoj el Esperanto-fako de Ĉina Komunikada Universitato (ĈKU) akceptis vizaĝ-al-vizaĝan ekzamenon de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo. 3 el tiuj kandidatoj havos ŝancon labori en la du esperantaj establoj. La Esperanta kurso de ĈKU ekfunkiciis en 2006 kun 12 lernantoj. Laŭ la plano ili lernis historion de Esperanto-movado, lecionojn de aŭskult-kapablo, parolado, legado, tradukado k.s. Tio estas la unua fojo en la ĉina Esperant-eduka historio funkciigi 4-jaran Esperant-instruadon en universitato. Diplomiĝonte julie ĉijare, la studentoj laboros en Esperantaj establoj El Popola Ĉinio, Ĉina Esperanto-Ligo kaj Ĉina Radio Internacia.

Chen Ji