日本世界语协会拟邀请20位亚洲世界语者参加第92届UK

 

JEI invitos 20 aktivulojn al la 92a UK

La 92a UK okazos en Jokohamo, Japanio, la 4an-11an de aŭgusto 2007. La japana esperantistaro arde atendas la partoprenojn de aziaj aktivaj esperantistoj. Por solvi financan problemon por vojaĝi al Japanio Japana Esperanto-Instituto(JEI) decidis inviti 20 esperantistojn el aziaj evoluantaj landoj, kovrante la tutan vojaĝkoston de la invititoj. La kondiĉoj estas jenaj:

1. Iliaj aĝoj estu ĝis 50-jaroj.

2. Ili estu aktivaj esperantistoj.

3. Ili havu kapablon sufiĉe bone paroli Esperanton por fari prelegojn dum la kongreso kaj dum la antaŭa aŭ posta enlanda vojaĝo.

4. Ili ricevu atestilon pri la supraj aferoj de la landa asocio aŭ loka asocio(provinca, municipa aŭ gubernia), al kiu ili apartenas.

5. Ili observu la japanan leĝaron.

Ĉinaj kandidatoj unue sendu mesaĝon kun koncernaj dokumentoj al la Ĉina Esperanto-Ligo ĝis la fino de oktobro. Poste ĈEL taksos, ĉu ili estas taŭgaj aŭ ne, kaj sendu informojn al Japana Esperanto-Instituto. La rezulto informiĝos en decembro.

Adreso: P.O. Kesto 77, Beijing, CN-100037, Ĉinio

Telefono: 010-68995941

Fakso: 010-68321808

Poŝtadreso: lamondo@163.com

Se vi volas koni pli da informoj pri tio, bv. kontakti kun s-ro Nomura Tadatuna
<inv@jei.or.jp>; 248-1 Sakae-tyoo, Uto-si, Kumamoto-ken, 869-0453, Japanio