Eldoniĝis la dua numero de la papera "Espero.com.cn"

 

En la jaro 2005 ni aperigis "Espero.com.cn" en papera formo, kaj multaj samideanoj montris grandan intereson. Ili esprimis en sia retmesaĝo, ke ili volas legi plu tian paperan revuon. Por plenumi ilian deziron ni eldonis duan numeron de "Espero.com.cn". Samtempe kun ricevo de la numero vi ricevos kalendaron de 2007, en kiu vi vidos multajn pejzaĝojn de Ĉinio.

La numero kun 48 paĝoj havas 10 rubrikojn: Ekonomio, Qinghai-Tibeta Fervojo, Kulturo, Olimpikoj kaj Sportoj, Homo kaj Naturo, Kuirarto, 92-a UK, E-movado, E-libroj kaj El la Legantoj. En la gazeto vi trovos ŝatatajn artikolojn pri festo de ĉinaj geamantoj, kuracaj manĝaĵoj, mediprotektado, amikeco inter ĉinoj kaj japano, kongresurbo de la 92-a UK ktp.

Ĝi mendeblas ĉe

Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.

Telefono: +86-10-68995937, 68326682

Telefakso: +86-10-68321808

Retpoŝto: <libroservodeepc@163.com>; <elpc@china.com>

Se vi havas krediton ĉe Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e" je la nomo de El Popola Ĉinio kaj sendi kopion de via pago al la Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Ĉinio.

Prezo: 2 eŭroj; sendokosto: 1 eŭro

Redakcio de El Popola Ĉinio