La libro "Esperanto kunligas
nin" estas kompilita ĉefe el artikoloj publikigitaj en
la revuoj El Popola Ĉinio kaj La Mondo. Ĝi, konsistanta
el tri partoj: “Fremdlandaj esperantistoj en Ĉinio”, “Ĉinaj
samideanoj eksterlande” kaj “Esperanto kunligas nin”, estas
eldonita de la Ĉina Fremdlingva Eldonejo en du lingvoj Esperanto
kaj la ĉina lingvo. Laŭ la titolo de la libro oni jam scias,
ke la libro temas pri amikaj kontaktiĝoj inter ĉinaj kaj alilandaj
samideanoj per Esperanto.
La libro kun 234 paĝoj kaj 67 fotoj
estas en formato 140 x 210 mm. La prezo estas 12 eŭroj (inkluzive
de sendokosto). Ĝi mendeblas ĉe:
Distribua Fako de El Popola Ĉinio,
P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio
Telefono: +86-10-68995937,68326682
Telefakso: +86-10-68321808
Retpoŝto: libroservodeepc@163.com
Se vi havas krediton ĉe la Universala
Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al
la konto "elpc-e" je la nomo de El Popola Ĉinio
kaj sendi kopion de via pag-atestilo al la Distribua Fako de
El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037 Pekino,
Ĉinio.
|