Okazis la 4-a Internacia Festivalo de Esperanto en Zaozhuang, Shandong-provinco

 

De la 10-a ĝis la 12-a de septembro en Zaozhuang, urbo de Shandong-provinco, okazis la 4-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto, kun la temo "viziti la akvolandon de la nordo, ĝui la vivon de malalta karbono". Ĉeestis la fesitvalon pli ol 50 esperantistoj el Nakino, Jinan, Anhui-provinco, kaj 3 esperantistoj el Japanio.

La festivalo estis aŭspiciita de Zaozhuang-a Amikec-Asocio por Fremdaj Landoj, Zaozhuang-a Federacio de Socia Rondo kaj Zaozhuang-a Esperanta-Asocio; okazigita de Zaozhuang-a Universitato kaj Zaozhuang-a Profesia Instituto; subtenita de Ĉina Esperanto-Ligo, El Popola Ĉinio, ĈRI kaj Shandong-a Esperanto-Ligo.

Matene de la 11-a de septembro antaŭ la inaŭguriĝo, ĉeestantoj vizitis la statuon de Zamenhof kaj prezentis bukedon al la majstro. Poste en Zaozhuang-a Universitato, sinjoro Cao Wenxing, prezidanto de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio, prezidis la inaŭguron, en kiu Zhang Xinli, vicdirektoro de propaganda oficejo de urbodomo de Zaozhuang faris prelegon. Li konigis al ĉiuj ĉeestantoj la urbon Zaozhuang, kaj diris, ke Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ idealo por harmonio kaj interkompreniĝo. Zaozhuang devas servi al popolo kaj Esperanto. Li esperis, ke per la okazo de la festivalo antaŭenpuŝu disvolviĝadon de ekonomio kaj kulturo. Sinjorino Menglin, vicprezentanto de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio legis la gratulaleterojn el Ĉina Esperanto-Ligo kaj Teruhiro SASAKI, prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado, kiu alte taksis Esperanta-movadon en Ĉinio, kaj esperis, ke ni antaŭenpuŝos la disvolviĝon de Esperanto-movado en Azio. Ankaŭ francaj esperantistoj, Xi'an-a Esperanto-Asocio, Shandong-a Esperanto-Asocio kaj Hongkong-a Esperanto Asocio sendis gratulojn. Poste, okazis kunsido, en kiu sinjorino Zou Aimin, vicprezitanto de Shandong-a Esperanto-Asocio kaj direktoro de la Instituto pri Fremdlandaj Lingvoj de Shandong-a Arkitektura Universitato, gvidis diskutadon pri la laboro de Shandong-a Esperanto-Asocio kaj planon de la festivalo en la venonta jaro.

Sinjoro Harukuni Egawa, direktoro de Wakayama Unesko Asocio kaj speciala komisiito pri la monda heredaĵo en tri gubernioj, partoprenis en la festivalo. Li prezentis brilan japanan dancon kaj esprimis lian deziron al kunlaboro inter Shandong-provinco kaj Japanio. Li ankaŭ donis al Zaozhuang-a Esperanto-Asocio librojn kiel donacojn.

Posttagmeze kunsidis ĉeestantoj en Zaozhuang-a Profesia Instituto, en kiu Wang Hongling, vicprezitanto de Zaozhuang-a Profresia Instituto donis bonvenigan paroladon kaj konigis al ĉiuj la Instituton. Studentoj de fakultato turismo prezentis te-ceremonion kaj aliajn praktikajn lecionojn, kiuj ricevis laŭdon el Esperantistoj ĉinaj kaj eksterlandaj. Post kiam finiĝis la vizitado en Zaozhuang-a Profesia Instituto, okazis Interŝanĝo de ĉina kulturo kun tiu de aliaj landoj de 4-a ZIEF, kie sinjoro Harukuni Egawa prelegis pri turismo. Li faris paroladon al la studentoj de fakultato turismo pri la turisma industrio en Japanio, kaj esprimis sian esperon por kunlabori inter Shandong kaj Japanio per Esperanto-movado. Sinjorino Wang Lin, konsilanto de ĈEL kaj estro de la Nankina Esperanta Arta Grupo, kun siaj kolegoj prezentis belan kanton kaj dancon. En la fino de la aktivado, oni kantis "Longa Amikeco" dancante. Studentoj tre interesiĝis pri Esperanto, kaj oni proponis enkonduki Esperanto-klason en la Instituton.

Zaozhuang-a Universitato planis okazigi Esperanto-klason por studentoj kaj Zaozhuang-a Esperanto-Asocio decidis fondi Muzeon de Esperanto en lernejo por bone memori materialojn pri Esperanto. " Ni povas konservi valorajn materialojn de Esperanto nur en muzeo de lernejo, kiu estas la plej sekura loko por tiu laboro."diris sinjoro Sun Mingxiao, vicprezitanto kaj sektretario de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. Tio signifis, ke Esperanto-movado en Zaozhuang, kaj ankaŭ en Shandong-provinco, antaŭenpuŝos rapide. Zaozhuang-a Internacia Festivalo pri Esperanto okazas ĉiujare, ĝi estas rimedo por plifortigi amikecon inter Esperantistoj ĉinaj kaj eksterlandaj, kaj ankaŭ por antaŭenpuŝi Esperanto-movadon.

Dum la festivalo okazis ankaŭ Ekspozicio de la 3-a Internacia Foto-konkurso de Esperanto. Fotografaĵoj de esperantistoj el divesaj lokoj en la tuta mondo videblas tie. Post la unua-taga kunveno, ĉeestantoj vizitis urbojn Zaozhuang kaj Tengzhou.

(raportis de Zhang Xiaotong el Zaozhuang)

 


Ĉe la pitoreska pejzaĝo en Zaozhuang-a Profesia Insituto

Ĉeestantoj antaŭ la statuo de Zamenhof

Dancistinoj de Nankina Esperanta Arta Grupo prezentas belan dancon en la interŝanĝa aktivado.

En Zaozhuang-a Profesia Instituto

Inaŭguriĝo de la 4-a ZIEF

Inaŭguriĝo de la ekspozicio de Foto-konkurso

Parolas sinjoro Wang Yunfang, vicprezidanto kaj sekretario de Anhui-a Esperanto-Asocio.

sinjorino Meng Lin legas gratulajn leterojn

Sinjorino Wang Lin parolas en la inaŭguriĝo

Sinjoro Egawa ĉe te-ceremonio