Vojaĝo tra Pekino: Tian’anmen-placo, la Imperiestra Palaco, la Ĉiela Altaro; la Granda Muro, la 13 Maŭzoleoj de Ming-dinastio, la Somera Palaco, Antikva Liulichang-strato, Wangfujing-strato.

Prezoj: Loko en ĉambro (3-stela) : unupersona 350 EUR, dulita 320 EUR.

1-a tago: Ekveturo al Tian’anmen-placo, la plej granda placo en la mondo kaj la Imperiestra Palaco, antikva konstruaĵaro kun 500 jara historio. Vizito al la Imperiestra Palaco laŭ centra akso de suda al norda per 2 horoj. Veturo al restoracio apud la Ĉiela Altaro(30 minutoj). Post tagmanĝo, mallonga vizito en perla fabriko. Vizito unu horon al la Ĉiela Altaro, antikva imperiestra preĝejaro. Post vespermanĝo, Pekina Opero aŭ akrobataĵo. Tranokto en 3-a stela hotelo.

2-a tago:Ekveturo al La Granda Muro ĉe Badaling (60 kilometroj de urbocentro, unu hora veturo). Kabla ĉaro estas bona elekto se oni volas atingi la plej altan pinton kaj havi tutan vidon kiel birdo malsupren. Veturo al restoracio ĉe la 13 Maŭzoleoj de Ming-dinastio, trajta ĉina manĝaĵo. Post tagmanĝo, mallonga vizito en jada fabriko. Vizito al Changling, unu el la 13 Maŭzoleoj de Ming-dinastio, bonkonservitaj imperiestraj maŭzoleoj.

3-a tago:Ekveturo al la Somera Palaco (30 minutoj), bela imperiestra ĝardeno. Tagmanĝo estas Pekina trajta manĝaĵo – rostita anaso. Vizito al Antikva Liulichang-strato, la kultura strato kun vendejoj de ĉinstilaj pentraĵoj, kaligrafaĵoj, antikvaj porcelanaĵoj kaj diversaj kuriozaĵoj. Vespere vizito al moderna komerca Wangfujing-strato. En la kurso de la vojaĝo, ni ankaŭ aranĝas mallongan viziton al “La Birda Nesto” – la nova Olimpika Stadiono konstruiĝanta por la 2008 Olimpikoj. Gastoj havas ŝancon ĝui ĉinan tradician te-prezentadon.

4-a tago:Ĉiĉerona servo finiĝos post matenmanĝo en la hotelo. La ekskursanoj mem zorgas pri siaj veturoj al flughaveno laŭ propraj deziroj.