一个少年怕独自走夜路。父亲问他:你怕什么?少年答:怕黑。父亲问:黑为什么可怕?少年答:像有鬼似的。父亲问:你见过鬼?少年笑了:没有。父亲问:那么,现在敢走夜路了吗?少年低头:不敢。父亲问:还怕什么?少年答道:路上有一片坟地。父亲问:坟地有里有什么声音或鬼火之类吗?少年答:有虫叫,没鬼火。父亲问:白天有虫叫与夜里的虫叫有区别?少年:……

一个新兵怕跳低板墙。军官问:为什么不敢跳?新兵答:怕栽倒。军官问:你以前跳过吗?新兵答:没有。军官又问:那么低板墙绊过你吗?新兵低头:当然没有。军官问:那么你怎么知道它会使你栽倒?然后军官令他跳高,成绩1.7米。军官又问新兵:你知道低板墙有多高?新兵说:不知道。军官说:1.5米。

一个失业的青年在家埋头写作,发表了一千多块“豆腐干”。一天,父亲指着一则招聘启事说:某报社需要编辑,快去试试!长期缺少直接接触社会的青年胆怯地说:我未必行。父亲问:为什么?青年答:没学历。父亲问:为什么不用你写的那些文章打动报社总编呢?青年答:那么多大学生应聘,咋会看上我呢?父亲问:你见过了总编吗?青年答:没有。父亲问:你了解过全部竞争对手了?青年答:没有。父亲问那你究竟怕什么?

怕走夜路的少年后来独自走了几回,虽紧张,却平安无事:怕跳低板墙的新士兵后来终于咬牙跳了一次,并且以后再也没有犹豫过:怕应聘的青年后来背着一袋报刊去见总编,居然被破格录用……他就是今天的我呀。

反复地品味着这位父亲的问题:“你究竟怕什么?”我想我害怕的是心中那个与生俱来的“怕”字。

 

 

 

 

Timemo 

Iu junulo timas sole paŝi en nokto. Lia patro demandas: “Kion vi timas?” La junulo respondas: “Mi timas mallumon.” La patro demandas: “Kial vi timas mallumon?” La respondo estas: “Ŝajne estas fantomo.” La demando de la patro: “Ĉu vi iam vidis fantomon?” La junulo ridas: “Ne.” La patro demandas: “Do, nun ĉu vi kuraĝas paŝi en nokto sole?” La junulo klinas la kapon: “Ne.” La patro refoje demandas: “Kion vi ankoraŭ timas?” La junulo respondas: “Ĉe la vojo estas tombejo.” La patro demandas: “Ĉu estas sono aŭ vaglumo en tombejo?” La junulo respondas: “Estas zumado de insektoj, sed ne vaglumo.” La patro demandas: “Kiu diferenco estas inter taga zumado kaj nokta zumado de insektoj?” La junulo ne povas respondi.

Iu nova soldato timas salti trans la malalta tabula muro. La oficiro demandas: “Kial vi ne kuraĝas salti?” La soldato respondas: “Mi timas fali.” La oficiro demandas: “Ĉu vi iam saltis?” La respondo estas: “Ne, mi ne saltis.” La oficiro redemandas:“Ĉu la malalta tabula muro iam faligis vin?” La soldato respondas: “Certe ne.” La oficiro demandas: “Do kiel vi scias, ke ĝi faligos vin?” Poste, la oficiro ordonas al la soldato altensalti, kaj la rekordo estas 1.7 metroj. La oficiro demandas la novan soldaton: “Ĉu vi scias la altecon de la tabula muro?” La nova soldato respondas: “Ne.” La oficiro diras: “Je 1.5 metroj.”

Iu senlabora junulo verkis pene en hejmo kaj publikigis pli ol mil artikoletojn kiuj okupis nur spaceton en la ĵurnalo. Iutage, la patro montras al li anoncon por varbi redaktoron kaj diras: “Iu ĵurnalejo bezonas redaktoron, tien tuj iru por provi.” Longe disiĝinte de la socio, li timeme diras: “Eble mi ne taŭgas.” La patro demandas: “Kial?” La junulo respondas: “Mi ne havas lernan historion.” La patro diras: “Eble viaj publikigitaj artikoloj povas kortuŝi la ĉefredaktoron de la ĵurnalejo!” La junulo respondas: “Multaj studentoj iras por la posteno, kial li elektas min?” La patro demandas: “Ĉu vi renkontiĝis kun la ĉefredaktoro?” La junulo respondas: “Ne.” La patro demandas: “Ĉu vi bone klariĝas pri la konkurantoj?” La junulo respondas: “Ne.” La patro diras: “Do kion vi timas?”

La junulo, kiu timis paŝi en nokto sole, paŝis kelkfoje poste. Kvankam li estis intensa, tamen estis sendanĝera ĉiufoje. La nova soldato, kiu timis salti trans la tabula muro, finfine foje saltis, kaj li neniam poste hezitis. La junulo, kiu timis iri por la posteno en ĵurnalejo, iris por viziti la ĉefredaktoron, kunportante sakon da ĵurnaloj. Li estis akceptita kontraŭkutime.....Tiu junulo ja estas nuna mi!

Mi foje-refoje pensis pri la demando de mia patro: “Kion vi timas efektive?” Mi pensas, ke mi timas ĉion nur pro la “timemo” kiu estas jam denaske en mia koro.