你是独一无二的

 

一个小老鼠从一间房子里爬出来,看到高悬在空中、放射着万丈光芒的太阳。它禁不住说:“太阳公公,你真是太伟大了!”

太阳说:“呆会儿乌云姐姐出来,你就看不见我了。”

一会儿,乌云出来了,遮住了太阳。

小老鼠又对乌云说:“乌云姐姐,你真是太伟大了,连太阳都被你遮住了。”

乌云却说:“风姑娘一来,你就明白谁最伟大了。”

一阵狂风吹过,云消雾散,一片晴空。

小老鼠情不自禁道:“风姑娘,你是世界上最伟大的了!”

风姑娘有些悲伤地说:“你看前面那堵墙,我都吹不过呀!”

小老鼠爬到墙边,十分景仰地说:“墙大哥,你真是世界上最伟大的了。”

墙皱皱眉,十分悲伤地说:“你自己才是最伟大的呀,你看,我马上就要倒了,就是因为你的兄弟在我下面钻了好多的洞啦!”

果真,墙摇摇欲坠,墙角上跑出了一只只的小老鼠。

在这个世界上每个人都是独一无二的,长得完全一样的人以前没有,现在没有,将来也不会有。正确认识自己的价值,充满自信,不断挖掘自身的潜力,才能将我们生存的意义充分体现出来,你是独一无二的。

 

Vi estas unika 

Muso eliris el domo. Ĝi levis sian kapon kaj rigardis la brilantan sunon altependantan en la ĉielo. Ĝi diris kun admiro: “Kara Avo Suno, kia granda vi estas!”

La suno diris: “Ne, kiam Fratino Nubo venos, vi ne povos vidi min plu.”

Vere, post momento nigra nubo aperis kaj kovris la sunon.

La muso turnis sin al la nigra nubo: “Fratino Nubo, vi estas tiel kapabla, ke la suno estas kovrita de vi.”

La nubo tamen diris: “Kiam Fraŭrino Vento venas, vi scios kiu estas la plej kapabla.”

Ekblovis forta vento, la nubo disiĝis, kaj la ĉielo sereniĝis.

La muso kun ĝojo diris: “Fraŭrino Vento, vi estas la plej kapabla en la mondo.”

Sed la vento ĉagrene diris: “Rigardu antaŭen la muron, mi ne kapablas trablovi ĝin.”

La muso starante ĉe la muro diris kun respekto: “Frato Muro, vi estas la plej granda en la mondo.”

La muro kuntirante la brovojn diris malĝoje: “Vi mem estas la plej kapabla en la mondo. Vidu, mi baldaŭ falos, ĝuste pro tio ke viaj fratoj faris multajn truojn sub mi.”

Vere, detruiĝis la muro, el sub kiu elkuris musoj unu post aliaj.

En la mondo ĉiu estas unika, ĉar ne estis, nek estas, nek estos homoj tute samaj. Oni devas ĝuste taksi sin mem, havi memfidon kaj ekspluati sian potencialan forton por realigi la veran sencon de nia vivo. Vi estas unika.