Mia Vojaĝo kun Probal Daŝgupta en Guangxi kaj Pekino

Lina

Invitite de E-redakcio de Ĉina Radio Internacia, s-ro Probal Daŝgupta, prezidanto de Universala E-Asocio, de la 28-a de novembro ĝis la 10-a de decembro, faris 13-tagan vojaĝon en Pekino kaj en Guangxi, suda Ĉinio, pro sia gajno en konkurso pri turismaj scioj “Ĉarmo de Guangxi” kunorganizita de Ĉina Radio Internacia kaj la Turisma Administracio de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono. Dume, mi kiel interpretistino bonŝance akompanis lin dum la tuta vojaĝo.

Pekino: “Ina” Probal Daŝgupta finfine atingisPekinon

Antaŭ ĉio, mi volas aldoni epizodon. Mi neniam vidis s-ron Probal Daŝgupta antaŭ la vojaĝo kaj mia unuafoja kontakto kun li komenciĝis antaŭ kelkaj tagoj per telefona sciigo pri oficiala invitilo. Kaj en la telefono aŭdiĝis “ina” voĉo. “Lia edzino? Lia kolegino?”,tiuj demandoj tuj venis al mia kapo.Aŭdinte “Mi estas Probal Daŝgupta”, mi eĉ opiniis, ke mi misaŭdis. Tamen la “ina” voĉo konfirmis, ke la parolanto estas neniu alia ol s-ro Probal Daŝgupta. Mi esperas, ke mia malkaŝema kaj ŝercema eldiro ne kolerigos nian karan gaston.

Antaŭ mia ekiro al flughaveno, s-ro Zhao Jianping, direktoro de E-redakcio de Ĉina Radio Internacia, persistis akcepti Probal Daŝgupta kune kun mi. Sekve en la flughaveno mi finfine propraokule vidis Probal Daŝgupta, kiu, bedaŭrinde, ne surhavis nacian robon pro timo de vintra malvarmo en Pekino. Tio iagrade elrevigis min, ĉar mi delonge esperas vidi Probal Daŝgupta kun nacia robo. Bedaŭrinde, mi eble donis al li troan atentigon pri vintra malvarmeco en Pekino, timante, ke li, kiu longatempe vivas en tropika zono kia Barato, ne povos kutimiĝi al vintra temperaturo en Pekino.

Mi poste trovis, ke Probal Daŝgupta fakte flue kaj rapide parolas en Esperanto kaj lia voĉo estas ne tiel “ineca” kiel en telefona babilado, kiu troigis la “inecon”.

Atinginte 4-stelan hotelon “Holiday Inn”, li diris al mi, ke li estas tute senlaca post longa kaj nerekta flugado de hejmloko Kolkato al Pekino. Vere, mi vidis nenian signon de laceco sur lia vizaĝo. Energiplena maljunulo!

El multaj pladoj de vespermanĝo, al kiu Ĉina E-Ligo invitis Probal Daŝgupta, sin trovis rostita anaso, bone konata manĝaĵo en Pekino. Ĝi estas bongustaĵo por tiu, kiu la unuan fojon vizitas Pekinon. La plado evidente vekis bonan apetiton de Probal Daŝgupta, kiu multe gustumis ĝin.

Menciindas, ke vojaĝi al Guangxi estas la unua fojo ne nur por Probal Daŝgupta, sed ankaŭ por mi , tial ni tiutage urĝe atendis por kiel eble plej frue persone viziti ĝin.

Nanning: Probal Daŝgupta ankoraŭ havas infanecan koron

Serenis en Nanning. Dum Pekino vintris, mi kaj Probal Daŝgupta ĝojege ĝuis alian printempon, eĉ somereton de la kuranta jaro. Tio nature rememorigis al mi alian similan sperton: Kiam mi oficvojaĝis al Hainan, la plej suda insulprovinco de Ĉinio, decembre de la jaro 2006, ekster mia atendo, tie estis tute somere kaj mi laŭplaĉe ĝuis tiujaran duan someron. Kial? Samkiel multaj sudanoj de Ĉinio, mi preferas someron ol vintro.

Vespere ni iomete spektis belecon de nokta Nanning. Estas vaste konate, ke en Nanning regule kunvenas Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Ĝuste super la majesta kunvenejo estas floroforma konstruaĵo, kiu simbolas solidarecon de membrolandoj de la asocio. La floroforma konstruaĵo miaopinie estas mirinde bela kaj okulfrapa precipe en nokto.

Ni laŭrivere promenis. Intertempe Probal Daŝgupta rimarkigis min: Sur la rivero staras akvofala ponto, kiu estas brilanta en diversaj koloroj. “Belega!” mi devas diri, ke la ponto estas la plej bela el tiuj viditaj de mi iam antaŭe. Nanning vere estas kreiva urbo,

kiu surprizas min per neatenditaj konstruaĵoj. Dum promenado nia kara gasto Probal Daŝgupta ĉirkaŭigis la orelojn per kaptuko kaj aspektis “ina”. Vidante tion, mi ne povas min deteni de ridado kaj ŝerce diris al li: “Vidu, vi nun aspektas kiel maljunulino. Saluton, maljunulino!” Mi mansvinge salutis lin kaj li ridetadis. La aspekta “ineco” memorigas al mi “inecon” de lia voĉo. Li vee diris, ke mi estas ne la unua, kiu atentigas lin pri la “ineco”. Hahah, ŝajnas, ke lia “ineco” estas vaste konata ankaŭ de aliaj homoj. Tamen la “ina” Probal Daŝgupta estas sufiĉe simpatia.

En bankedo aranĝita de la loka registaro, lerta uzado de manĝbastonetoj venigis al Probal Daŝgupta multajn laŭdojn. Iuj ĉinaj koleginoj miris: “Via-redakcia gasto sufiĉe lerte uzas ĉinajn manĝbastonetojn. Ĉu li ofte uzas?” Tio estas sufiĉe distingiĝa punkto de Probal Daŝgupta. Vidu, iuj alilandanoj tute ne scipovas uzi manĝbastonetojn dum li estas tiu, kiu plej lerte uzas. Alia epizodo: en la bankedo koksupo ege plaĉis al Probal Daŝgupta, kiu multege frandis. Kiam kunmanĝantoj admiris lian bonan apetiton, li sin mokis:“Mi estas supulo.”

En Nanning ni vizitis plantoĝardenon, kie ekzistas pli ol 1 500 trezoraj plantoj kaj iuj baldaŭpereaj specoj, kiuj sin trovas nur en la aŭtonoma regiono Guangxi. Vidante statuojn de du dinosaŭridoj en la ĝardeno, Probal Daŝgupta intime karesis ilin kaj ŝercis: “Oh, miaj amindaj filoj!” Mi tuj fotis la intiman scenon de li kaj liaj “amindaj filoj”. Alifoje, starante antaŭ miljara cikaso en la sama ĝardeno, li diris: “Lina, vidu! Antaŭ ĝi, mi estas sufiĉe juna, ĉu ne?” Mi ridis: “Prave. Antaŭ ĝi, vi ankoraŭ estas infano. Bona infano, rigardu min. Mi fotu vin”. Kvankam Probal Daŝgupta aspektas serioza en la okuloj de aliaj kunvojaĝantoj, tamen miaopinie li ĉiam havas infanecan koron.

Daxin: Probal Daŝgupta estas absorbita de mirinda landlima akvofalo Detian

En Daxin ni laŭvoje vizitis kelkajn lokojn, inter kiuj menciindaj estas Guichun-rivero kaj akvofalo Detian. Ni bambuflosis en Guichun-rivero (“Gui” signifas revenon kaj “chun” printempon. Bona nomo por la rivero, ĉu ne?). Riverakvo estas travidebla kaj akvoherboj smeraldigas la riveron. Ni ĉiuj estis absorbitaj d e l a m e d i o : D e n s a j a r b o j tapiŝe ornamas montojn; aŭdiĝas nur naciminoritataj popolkantoj kaj k l a r a s o n o d e fluanta akvo. La floso malrapide antaŭeniĝis kaj ni ĉiuj mire ĝuis eksterordinarajn kvietecon kaj belecon. Vortoj estas palaj por priskribi la medion. Ĝuste diras la ĉina proverbo: “Unu vido pli valoras ol cent aŭdoj!”

La alia menciinda loko estas akvofalo Detian (“De” signifas meriton kaj “tian” ĉielon), kiu estas la plej granda landlima akvofalo en Azio kaj la dua granda en la mondo. Estas interesa fenomeno, ke tie fakte viglas du akvofaloj unu apud la alia. La relative malgranda apartenas al Vjetnamio kaj la pli granda al Ĉinio. Akvofalo Detian ĝuste estas la pli granda, apartenanta al Ĉinio. La akvofalo longas je 200 metroj kaj larĝas je 75 metroj, se mi ĝuste memoras. Dum aliaj homoj aktivis en fotado, mi kaj Probal Daŝgupta preferis silente spekti antaŭokulan belecon kaj aŭskulti ĉeorelan akvosonon, starante sur bambua platformo. Se eblus, mi mem rekomendus al aliaj turistoj la akvofalon Detian.

Jingxi: Probal Daŝgupta estas ankoraŭ sufiĉe ĉarma

Kiam ni vizitis ravinon nomatan Tongling, en Jingxi, gubernio de Nanning, tie gastamaj ĝŭangnaciminoritataj knabinoj igis ĉiujn gastojn surporti broditajn globojn antaŭ la brusto. Vidinte, ke Probal Daŝgupta surhavas 2 globojn antaŭ la brusto, mi ŝercis: “Vi estas sufiĉe ĉarma. Vidu, knabinoj ŝatas vin. Kiel feliĉa vi estas!” Tio evidente ĝojigis lin. Antaŭtage mi jam konigis al li, ke brodita globo havas specialan signifon por ĝŭang-naciminoritato kaj knabino forĵetas persone delikate broditan globon kiel am-objekton al amato. Kompreneble, nuntempe broditaj globoj simbolas ankaŭ amikecon, bonŝancon kaj tiel plu.

P o s t a f l o s a d o , l a ŭ lokanoj, bezonas “3 tagojn k a j 3 n o k t o j n ” . K i a l ? Sekvu nin kaj poste vi tute komprenos. Sufiĉe dika kaj sekura plasta floso entenis min kaj flosiston, kiu stiris la floson per remilo. Spektante dubordajn pejzaĝojn, mi ĝoje babilis pri moroj de ĝŭang-naciminoritato kun la flosisto, kiu mem estas ĝŭang-o. La rivero estis parte torenta kaj parte kvieta. Tie ni flosis entute tra 3 kavernoj: la unua kaverno longas je pli ol 180 m, la dua je 360 m. kaj la tria je pli ol 600 m. En la unua kaverno elstaraj pendantaj ŝtonoj minacetis nin, tial ni devis klini la kapon. Enironte en la tri mallumajn kavernojn, ni devis anticipe lumigi mane tenatan lampon por vidi la ĉirkaŭaĵon. Mi neniam havis okazon flosi tra mallumaj kavernoj laŭ rapidflua rivero kun tiom da ŝtonoj super la kapo. Mi mem forte rekomendas la flosadon. Karaj legantoj, ĉu nun vi komprenas la lokan diron: “Flosado bezonas 3 tagojn kaj 3 noktojn”? Vidu, oni trifoje flosas en kavernoj mallumaj kiel nokto, kaj tiele estiĝis la diro.

Probal Daŝgupta estis antaŭ mi dum flosado. Kompatinda paro estis li kaj lia flosisto, kiuj posedis nenian komunan lingvon kaj kompreneble ne povis komuniki unu kun la alia. Ili silentis dum la tuta flosado.

Nanning: diable amindaj simioj ĝojigas nin

Survoje de duontaga aŭtobusado al Nanning, ĉefurbo de Guangxi, nia ĉiĉeronino aktivigis grupan ludon per brodita globo. Tia ludo estis populara en mia infaneco. Do kiamaniere fari la ludon? Vidu, la ĉiĉeronino kiel ludiganto turnis al ni la dorson kaj diradis “don don ĉiang, don don ĉiang...” dum ni rapide pasigis la globon de mano al mano. Kiam ŝi subite kriis “haltu”, tiu, kiu tiumomente tenis la globon, devis stari antaŭ la grupo kaj kanti. Mi volas diri, ke la ĉiĉeronino estis tiel kapabla, ke ĉiu premiito povis teni la globon tuj ĉe la halto de “don don ĉiang”. Ankaŭ nia kara gasto Probal Daŝgupta devis kanti antaŭ la aŭtobusa brigado, kaptinte la globon tuj post halto de “don don ĉiang”. Lia kanto esperantigita el fama barata poemo venigis al li varman aplaŭdon. La freŝa ludo vekis grandan intereson de niaj brigadanoj kaj en la aŭtobuso regis bona etoso plena je ĝojo kaj rido.

Ni poste ricevis ne nur bongustan tagmanĝon, sed ankaŭ gastamon de ĝŭang-naciminoritato en antaŭurba ĉeftem-parko, kiu vivece prezentis al ni naturan kaj kulturan mediojn de la naciminoritato. Dum la tagmanĝo junulinoj vestitaj per tradiciaj kostumoj kante invitis nin tosti. Fakte tio estas ilia moro. Ilia gastamo kortuŝis niajn premiitojn, kiuj ĝojege trinkis donitajn tasojn da vino.

En la parko ĉie videblas sovaĝaj simioj. Mi informiĝis, ke tie libere aktivas 200 simioj. Antaŭ eliro el la manĝejo, ni jam estis sincere atentigitaj ne malfermi sakojn antaŭ la okuloj de simioj, alie, misopiniante, ke en sakoj estas manĝaĵoj, ili “atakos” sakojn kaj eble vundos sakportantojn. Bedaŭrinde, bela kolegino forgesis la sinceran atentigon. Kiam ŝi eliris el la manĝejo kun travidebla sako da oranĝoj, amaso da simioj tuj rapidege kuris rekte al ŝi. Vidinte tion, ŝi kriis kaj forĵetis la sakon, kiu poste estis disŝirita de simioj kaj kies enaj oranĝoj estis tuj disrabitaj. La kompatinda kolegino eĉ admiris la rapidecon de tiuj malgrandaj simioj kun brile griza hararo. Aliaj kunvojaĝantoj staris flanke kaj aprecis tiujn amindajn simiojn. Sincere dirite, tiuj simioj multe vigligis la parkon. Mi vidis, ke iuj idoj sidas sur la dorso de patrino. Mia dio, ili estas diable amindaj! Mi diris al Probal Daŝgupta, ke idoj ĉiam estas la plej amindaj, ekzemple kokidoj, anasidoj kaj pandidoj. Kaj li tute konsentis kun mi. Mi eĉ ŝercis kun Probal Daŝgupta, ke li estas sufiĉe “juna” kompare kun tiuj amindaj simioj, kies vizaĝoj estas plenaj de sulketoj.

Liuzhou: s-ro Probal Lastagupta kaj s-inoAntaŭlasta

Nun mi turnu vian atenton al ĝardeno, kie estas aprecataj kuriozaj ŝtonoj kolektitaj ĉefe en Guangxi. La publiko jam aprecis belecon de tiuj kuriozaj ŝtonoj en antaŭaj ĉi-rilataj internaciaj festivaloj. Ĉiujare ĝojige aperas notindaj trovaĵoj.

Oni povas libere imagi tiujn ŝtonojn en la ĝardeno. Iuj aspektas kiel bestoj, aliaj kiel tradiciaj ĉin-stilaj pentraĵoj, triaj kiel miniaturaj montaroj kaj kvaraj kiel gravaj kulturaj figuroj. Simple dirite, ĉio dependas de via libera imago. El multaj kuriozaj ŝtonoj, ekspozicio pri “manĉur-hanaj pladoj” vekis grandan atenton de ni ĉiuj vizitantoj. “Manĉur-hanaj pladoj” estiĝis en la lasta ĉina dinastio Qing kaj enhavis almenaŭ 108
pladojn, tial posteuloj prenas la nomon kiel simbolon de pompaj bongustaĵoj. Inter ili, oni povas vidi “batatojn”, “jujubojn”, “pizojn”, “kalkumitajn ovojn” kaj multajn aliajn “manĝaĵojn”. Aprecante tiajn ŝtonojn, mi elkore admiras la mirindecon de la naturo.

Dum la aprecado ni ĉiuj interŝercis. Mi demandis mian kunvojaĝanton Probal Daŝgupta: “Ĉu vi vidis pladon da viandaĵo? Mi invitas vin gustumi ĝin!” kaj li respondis: “Bona gusto! Mi invitas vin gustumi tiujn pladojn. Kia estas la gusto?” La ĝardeno estas saturita de niaj ridoj.

Kiam ĉiuj kunfotiĝis, Probal Daŝgupta refoje la lasta alvenis. Embarasite, li memmokis: “Mi estas s-ro Probal Lastagupta.” Mi bonhumore alinomis lin s-ro Lasta, dume li donis al mi alian nomon s-ino Antaŭlasta. Ne mirige, ĉar mi ĉiam akompanis lin tutvoje. Se li estas s-ro Lasta, mi kompreneble estass-ino Antaŭlasta.

Guilin: Probal Daŝgupta bezonas esti pli alta

Tiutempe mi sidis ĉefenestre kaj laŭvole ĝuis eksteran pejzaĝon. Ambaŭborde estis diversformaj montoj kaj malfacile videblis konstruaĵoj. Sunlumoj brilis sur riverakvo, venteto karesis miajn vangojn, de tempo al tempo videblis surakvaj anasoj kaj surbordaj bovoj manĝantaj herbojn. Malproksimen rigardante, mi rimarkis, ke la antaŭokula pejzaĝo ŝajnas tuĉpentraĵo de Ĉinio. Interese, se via kapo libere imagos, tiuj diversformaj montoj aspektos kiel bestoj kaj eĉ konataj figuroj en legendo. Ekstere sur ferdeko entuziasme fotiĝis multaj turistoj ĉinaj kaj alilandaj, dum apuduloj intime babilis, lunĉante kaj spektante eksterajn p e j z a ĝ o j n . N e i m a g e b l e , t i u t e m p e mi sentis min en la sino de la naturo kaj ĝuis naturan ĉarmon malfacile vidatan en urboj.

D u m e i u j bambuaj flosoj alproksimiĝis al nia boato por vendi objektojn a l e n b o a t a j turistoj. Tio estis freŝa por mi, kiu la unuan fojon spertis tion. Kiam mi faris tagnoton, Probal Daŝgupta donis al mi oranĝeton prenitan el matenmanĝo. Tio rememorigis al mi, ke mi, tre bedaŭrinde, forgesis kunporti miajn 2 bananojn de sur tablo. Mi tiutempe eĉ imagis en mia kapo guston de banano, la de mi plej ŝatata frukto!

Intertempe tuj aŭdiĝis krio “Rigardu antaŭen! Jen la Naŭĉevala Monto!” La monto estas bone konata pro vaste cirkulanta rakonto: Iufoje ĝuste en la sama loko, ĉina ĉefministro Zhou Enlai kaj ĉina vicĉefministro Chen Yi kalkulis surmontajn ĉevalsimilajn bildojn; dum Zhou Enlai vidis entute 9, Chen Yi 7, tial posteuloj diras, ke rango decidas kapablon vidi la nombron de tiuj ĉevalformaj bildoj. Ni ĉiuj ridete demandis unu alian: “Kiom da ĉevaloj vi jam vidis?”.

Atinginte faman pejzaĝon, kia vidiĝas sur la dorso de ĉina 20-juana monbileto, niaj kunvojaĝantoj fotiĝis antaŭ la pejzaĝo, kreive mane tenante 20- juanan monbileton.

Hodiaŭ ni vizitis ĝardenon, kiu kombinis naturajn pejzaĝojn kun la kulturo de lokaj naciminoritatoj. Ĉie videblis viveca remontro de la ordinara vivo de naciminoritatoj kaj ni fojfoje estis invititaj partopreni en interaga ludo. Iufoje ĝŭang-a virino de supre alĵetis broditajn globojn unu post alia, kaj ni, starante malsupre, konkursis por kapti tiujn globojn ĵetitajn kiel donacetojn al turistoj. Mi surdorse portis pezan sakon kaj mane tenis alian saketon, tial mi prudente forlasis la konkurson kaj flanke aprecis kuraĝon de Probal Daŝgupta. Bedaŭrinde li kaptis neniun broditan globon, dum altstatura egipta premiito Abobakr Mohamed Ali Aboelmagd kaptis 3. Kompatinda Probal Daŝgupta! Tio estas konkurso de altuloj. Mi diris al li: “Vi bezonas esti pli alta por kapti globojn”.

Antaŭ ol flugi al Pekino posttagmeze, ni kunvenis kun estro de la Turisma Administracio de Guangxi kaj aliaj turismaj oficistoj, kiuj sincere petis de niaj premiitoj opiniojn kaj proponojn surbaze de semajna turismado en la regiono. Aliaj premiitoj malŝparis troajn vortojn al beleco de Guangxi kaj komplezemo de la loka popolo, escepte de Probal Daŝgupta, kiu prezentis 2 sugestojn, nome, ĉiu hotelo liveru en matenmanĝo teon aŭ kafon kaj hoteloj disponigu ekstrajn klarigolibrojn multlingvajn en ĉambroj kaj tiamaniere oportunigu klientojn. Probal Daŝgupta sentis embarasiĝon kaj maltrankvile diris al mi: “Ĉiuj laŭdas, dum mi kritikas.” Sed ekster lia atendo, li estis la unika parolanto eksplicite laŭdata de estro de la Turisma Administracio, kiu bedaŭrinde ricevis nur 2 sugestojn.

Pekino: heroa Probal Daŝgupta post revenode la Granda Muro

Hodiaŭ nia celloko estis la Granda Muro, kiun Probal Daŝgupta forte sopiris viziti. Li eĉ firme rifuzis alies proponon ne viziti la Grandan Muron por grava intervidiĝo, opiniante, ke ridindas por li, kiu estas en Pekino, ne viziti la Grandan Muron. Tie ne estis amasoj da vizitantoj pro vintra malvarmo, tial ni feliĉe havis bonan okazon libere elekti niĉojn por fotado, starado kaj aprecado, alie ni konkurus por okupi bonajn lokojn por fotado.
Probal Daŝgupta estis en bona humoro kaj, de tempo al tempo kantis “forte staras muroj de miljaroj” kaj tiel plu. Ĉu vi povas imagi, ke Probal Daŝgupta estas la unusola, kiu ne kunportis fotilon al Ĉinio? Li eksplikis, ke post perdiĝo de fotilo antaŭ multaj jaroj, li ne plu uzas fotilon kaj lasas fotadon al la malfuŝaj manoj de la edzino kaj la filo. Mi ŝercis: “Iu ŝtelis ne nur vian fotilon, sed ankaŭ vian amon al fotado.” Probal Daŝgupta tute konsentis kun mia opinio.

Kiam mi diris al li, ke tempas por ni reveni al la aŭtobuso, li estis surprizita, ĉar li ankoraŭ ne sufiĉe lacis je aprecado de la Granda Muro. Mi do kondukis lin retroiri laŭ la antaŭa vojo, dirante, ke li bezonos monatojn por fingrimpi la tutan Grandan Muron. Mi konsolis lin, ke ĉina gvidanto Mao Zedong diris: “Kiu ne sukcesas atingi la Grandan Muron, tiu ne estas heroo”, tial li jam estas heroo.

Nun mi komplete finu konigon pri mia 13- taga vojaĝo kun Probal Daŝgupta en ĉina aŭtonoma regiono Guangxi kaj en Pekino. Oni povas scii pli multe da interesaj aferoj kaj vidi pli multe da belaj fotoj en nia reta rubriko: http://esperanto.cri.cn/121/2008/11/26/Zt1s89202.htm. Tie notiĝas ĉio pri la vojaĝo.