 Matene
de la 7-a de decembro inaŭguriĝis la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto
en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio, kun
pli ol 300 kongresanoj el 26 provincoj kaj Hongkong de Ĉinio,
kaj samideanoj el Pollando, Hispanio kaj Finnlando. La inaŭguron
ĉeestis Chen Haosu, prezidanto de ĈEL kaj tiu de la Ĉina Popola
Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, Guo Xiaoyong, vicprezidanto
de ĈEL kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona
Grupo, Chen Mingde, vicurbestro de Kantono kaj Li Hongjie, vicprezidanto
de ĈEL kaj estro de la redakcio de "El Popola Ĉinio".
En la inaŭguro Chen Haosu diris:
"Esperanto celas akcelon de interfluo, kunlaboro, paco
kaj evoluo. Ni ĉiuj obeas al ĝeneralaj cirkonstancoj de landa
konstruado kaj monda paco, ni kune klopodu por realigi konstruadon
de la harmonia socio kaj konstruado de longdaŭre paca kaj kune
prospera harmonia mondo."
La
temo de la kongreso estas "Realigi sciencan koncepton de
disvolviĝo kaj apliki Esperanton por servi al konstruado de
la harmonia socio".
|