Estimataj
gesinjoroj, karaj samideanoj,
Okaze de la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Kantono, mi adresas,
en la nomo de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de
Ĉinio kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo, varman gratulon al
la kongresanoj kaj samideanoj el aliaj landoj. Mi kore dankas
al diversrondaj personoj, kiuj faras kontribuojn al evoluado
de la ĉina Esperanto-movado.
Kantono, urbo kun glora kaj revolucia
tradicio, estas avangarda fronto de la ĉina reformado kaj pordo-malfermo,
tie aperis multaj mirakloj en la ĉina ekonomia konstruado. Ĝi,
kiel unu el la ĉinaj urboj, kie plej frue prosperas Esperanto-Movado,
multe kontribuas por la ĉina Esperanto-movado. Nia kongreso
estas subtenata de la registaro de la provinco Guangdong kaj
ankaŭ de la urbo Kantono. Pro tio, mi esprimas al ili koran
dankon.
Esperanto ĉiam ludas apartan rolon
en diskonigo de Ĉinio kaj kultura interfluo, faras pozitivan
rolon en starigo de bona figuro de Ĉinio internacie kaj en interŝanĝo
kaj kunlaboro kun aliaj landoj. Hodiaŭ la ekonomia tutmondiĝo
profundiĝas kaj la internacia kunlaboro leviĝas. La Ĉina Esperanto-Ligo,
kiel neregistara socio, ludas pli kaj pli grandan rolon kaj
pluapaŝe pliigas la interkomprenon kaj amikecon inter la ĉina
popolo kaj diverslandaj popoloj.
Nun la tuta lando studas kaj praktikas
la spiriton de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio
de Ĉinio. Mi esperas, ke ĉiuj Esperanto-organizoj kaj individuoj
serioze lernos kaj efektivigos la spiriton de la 17-a Tutlanda
Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj integros la ĉinan
Esperanto-movadon en diskonigo de Ĉinio kaj en granda historia
procezo de la ĉina kulturo en la mondo. Ni senĉese pliintensigu
interfluon kaj kunlaboron kun diverslandaj samideanoj, kaj kune
klopodu por konstrui konstante pacan, kune prosperan kaj harmonian
mondon! Per Esperanto klopodu por nova venko en ĉiuflanka konstruado
de la bonhava socio de Ĉinio.
Plenan sukceson al la 7-a Ĉina Kongreso
de Esperanto!
Cai Mingzhao
Vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de
Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo
|