Saluton!
Bonvenon al la 7-a Ĉina Kongreso
de Esperanto! Unue, en la nomo de ĉiuj membroj de la konsilantaro
de la Ĉina Esperanto-Ligo, mi esprimas varman gratulon al ĉiuj
kongresanoj kaj gastoj ĉeestantaj al ĉi-foja kongreso kaj elkoran
dankon al koncernaj gvidantoj de la provinco Guangdong kaj tiuj
de la urbo Kantono, kiuj subtenas la okazigon de la kongreso!
La jaro 2007 estas 120-jariĝo de
Esperanto. De sia naskiĝo en 1887 ĝis nun, spertinte evoluan
procedon de pli ol jarcento, Esperanto ludas gravan rolon en
internaciaj kunlaborado kaj interfluado. Ĉiam persistante en
la idealo de solidareco de la tuta homaro, ĝi starigas ponton
de amikeco inter diverslandaj popoloj. Per sia tuta praktikado,
Esperanto klopodas por la monda paco kaj alportas grandegan
esperon al la progreso de la homaro. Esperanto celas akceladon
de interfluo, kunlaboro, paco kaj evoluo. Mi mem entreprenas
interpopolan amikecan aferon, kies celoj kongruas kun tiuj de
Esperanto, t.e., amikeco, kunlaboro, paco kaj evoluo. Ni ĉiuj
obeas al la ĝeneralaj cirkonstancoj de landa konstruado kaj
monda paco, ni kune klopodu por realigi la konstruadon de la
harmonia socio kaj konstruadon de longdaŭre paca, kaj kune prospera
harmonia mondo!
Influate de mia patro, Marŝalo Chen
Yi, mi havas grandegan entuziasmon al la disvolviĝo de Esperanto
en nia lando. Antaŭ du jaroj, dank' al via plena konfido, mi
estis elektita kiel prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj
eksentis grandan honoron kaj grandan respondecon. Mi volonte
kiel eble plej bone faros mian laboron kaj utilan kontribuon
por antaŭenpuŝi la ĉinan E-movadon kaj la amikecan aferon de
disverslandaj popoloj.
Hodiaŭ ni renkontiĝis en Kantono,
fronto de reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio. Ni devas serioze
studi kaj praktiki la spiriton de la 17-a Tutlanda Kongreso
de la Komunista Partio de Ĉinio, kune serĉi la direkton de disvolviĝo
por la ĉina Esperanto-movado kaj esplori, kiel Esperanto ludos
sian pozitivan rolon en la procezo de konstruado de la harmoniaj
socio kaj mondo.
En sia raporto, la 17-a Tutlanda
Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio faris gravan eksplikadon
ne nur pri plifortigo de konstruado de sociaj organizoj, sed
ankaŭ pri granda disvolvo kaj granda prosperigo de kulturo kaj
persisto en paca disvolviĝa vojo. Ĉio ĉi montras orientiĝon
por la laboroj de nia ligo. Kiel socia organizo, la Ĉina Esperanto-ligo
devas plifortigi proprajn konstruadon kaj administradon por
fari sian plej grandan eblon en konstruado de la harmonia socio;
kiel kultura organizo, la Ĉina Esperanto-Ligo devas havi kreivecon
kaj pligrandigi disvolvan vivforton por konstruado de la avangarda
kulturo; kiel popola diplomatia organizo, la Ĉina Esperanto-Ligo
devas intensigi amikajn interfluojn kun la Universala Esperanto-Asocio
kaj kun la tutmondaj esperantistoj por fari sian kontribuon
en realigado de la komuna bela idealo de la homaro. Ni kune
klopodu por firme teni la direkton de antaŭenmarŝo de la ĉina
Esperanto-movado, plenamplekse praktiki la sciencan koncepton
pri disvolviĝo kaj antaŭenpuŝi Esperanton krei novajn pligrandajn
atingojn en la 21-a jarcento!
Koran dankon!
|