En septembro
de 2005, la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazigis la 6-an Ĉinan
Kongreson de Esperanto en Quanzhou, Fujian-provinco. Dum la
kongreso oni reviziis la statuton de ĈEL; elektis novan konsilantaron,
novan kontrol-komitaton kaj novan estraron de ĈEL, premiis nombron
da lokaj organizoj kaj individuoj pro iliaj elstaraj kontribuoj
al E-movado; kaj dispoziciis E-laboron en la nova periodo. En
la pasintaj du jaroj, kun Chen Haosu kiel prezidanto, ĈEL alte
tenis la grandan standardon de socialismo kun ĉina trajto, prenis
"Dengxiaoping-teorion" kaj la gravan penson de "tri
reprezentoj" kiel orientilon, kaj profunde praktikis la
koncepton pri scienca disvolvado, sub la direktado de la gvidantoj
de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la redakcio de "El Popola
Ĉinio", unuiĝis kun lokaj E-organizoj, antaŭenpuŝis ĉinan E-movadon
al senĉesa disvolviĝo kaj gajnis certajn sukcesojn surbaze de
la laboro de maljuna generacio.
Nun, permesu min raporti pri la
ĉefaj laboroj de ĈEL kaj lokaj E-asocioj en la pasintaj du jaroj.
La raporto konsistas el tri partoj.
A. La laboro de ĈEL
I. Plenumi ĉiutagan laboron de la
oficejo de ĈEL kaj servis al la membroj de ĈEL.
Post la 6-a Ĉina Kongreso de Esperanto
en 2005, subtenate de ĉiuj lokaj E-asocioj, glate iris la laboro
de varbo de membroj; kursoj organizitaj de la lokaj E-asocioj
senĉese liveris freŝan sangon por la Esperanta rondo, ke parto
de la lernantoj fariĝis membroj de la ligo. Ĝis novembro de
2007, ĈEL nombris 2072 registritajn membrojn. Sur la bazo de
kolekto de opinioj de legantoj, la "Informilo de ĈEL" renovigis
sian aspekton, aldonante novajn rubrikojn por interŝanĝi informojn
kaj opiniojn kun legantoj kaj instalis novajn specialajn rubrikojn
"Memore al la Kontraŭjapana Rezistmilito" kaj "120-a
jariĝo de Esperanto", kiuj riĉigis la enhavon kaj altigis
la kvaliton de la gazeto, sekve la nombro de abonantoj rikoltis
kreskon. La TTT-ejo de ĈEL oficiale ekfunkciis en la 8-a de
decembro, 2005, kaj ĝis nun, ni aperigis 538 artikolojn kaj
pli ol 600 fotojn. La ekfunkcio de la TTT-ejo de ĈEL signifas
ke la reformado de ĈEL kun la celo servi al la membroj, faris
gravan paŝon antaŭen. En 2007 ni renovigis la paĝojn de la retejo
laŭ opinioj de diversaj flankoj. Nun la TTT-ejo de ĈEL jam fariĝis
efika kanalo por interkomuniko de la oficejo de ĈEL kun la lokaj
E-organizoj kaj esperantistoj. Sed nun la retejo ankoraŭ ne
funkciigas BBS kaj forumon, kaj tio estas malforta punkto de
nia laboro.
II. Okazigi E-aktivadojn por antaŭenpuŝi
la aplikadon de Esperanto
1. Gastigi la 58-an Internacian
Fervojistan Esperanto-Kongreson
De la 6-a ĝis la 13-a de majo, 2006,
okazis en Ŝanhajo la 58-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso
kun la temo "Per Esperanto por la Fervojo", kiu estas
organizita de ĈEL, la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio sub ĈEL
kaj la Ŝanhaja Esperanto-Asocio. 224 homoj el 18 landoj partoprenis
en tiu kongreso. Dum la kongreso ĉinaj kongresanoj faris prelegojn
pri la historio de la ĉina fervojo, la konstruado de la Qinghai-Tibeta
Fervojo kaj magnetvojon kaj per tio demonstris la novajn atingojn
de Ĉinio en konstruado de fervojo.
2. Okazigi aktivadojn por festi
la 55-an datrevenon de la fondiĝo de ĈEL
En 2006 ĈEL 55-jariĝis. Por festi
tion la oficejo de ĈEL okazigis serion da aktivadoj: La 11-an
de marto, 2006, okazis en Esperanto-Bosko en Chaoyang-Parko
en Pekino la memora aktivado kun la temo "Verda printempo,
esperplena junularo, harmonia mondo", kaj ĝin ĉeestis pli
ol 40 esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj Britio. En la "Informilo
de ĈEL", ni establis specialan rubrikon pri la rememoro pri
la laboro de ĈEL post ĝia fondiĝo kaj la kontribuo de ĈEL al
la moderniga konstruado de socialismo. En la 16-a de majo okazis
en halo de la sidejo de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco kunveno por festi la 55-an
datrevenon de la fondiĝo de ĈEL, en kiu Chen Haosu, prezidanto
de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj
ĈEL, faris gravan paroladon kun espero, ke ĈEL ludos pli pozitive
kaj servigos Esperanton al la popola diplomatio en la nova epoko.
Ankaŭ Guo Xiaoyong, konstanta vicestro de la Ĉina Internacia
Eldona Grupo kaj vicprezidanto de ĈEL, donis gratulan parolon.
Krom ĉinaj esperantistoj al la kunveno ĉeestis ankaŭ pli ol
40 samideanoj el Rumanio, Hungario, Germanio, Bulgario, Ĉeĥio
kaj Finnlando.
3. Okazigi la 25-an Komunan Seminarion
de Junaj Esperantistoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio
La 19-an de aŭgusto, 2006, la junulara
komitato de ĈEL okazigis la 25-an Komunan Seminarion de Junaj
Esperantistoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Ĝin ĉeestis 40 esperantistoj
de Ĉinio, Koreio kaj Rusio. La ĉeestantoj diskutis pri la temo
"Harmonia Azio kaj aziaj esperantistoj". Post seminario
ili vizitis la turisman urbon Chengde de Hebei-provinco.
4. Ĉeesti UK kaj diskonigi Ĉinion
dum UK
En 2006 kaj 2007, ĈEL dufoje sendis
delegacion al UK. Dum UK, ni okazigis malgrandan ekspozicion
por diskonigi ĉinajn politikan, ekonomian kaj kulturan atingojn,
konigi disvolvan situacion de la ĉina Esperanto-movado. En la
lastaj du jaroj ĉiam pli multaj ĉinaj esperantistoj prelegis
en la Kongresa Universitato de UK kaj aliaj fakaj kunvenoj.
Krome, ĉinaj junuloj ĉeestis oratoran konkurson kaj akiris bonan
rezulton.
5. Laboro por Esperanto-instruado
En la pasintaj du jaroj, ĈEL ege
emfazis instruadon de Esperanto kaj eldonis la lernolibrojn
"Moderna Esperanto" (I) (kun KD) kaj "Moderna
Esperanto" (II) kompilitajn de Li Weilun kaj "Kompendio
de Gramatiko" de Esperanto kompilitan de Liu Ling respektive
en la fino de 2005 kaj 2007. De septembro de 2006, la Ĉina Komunika
Universitato funkciigas la E-kurson konsistantan el 12 studentoj,
kiun gvidas veteranoj el E-sekcio de ĈRI kaj ĈEL. Krome, ĈEL
aktive subtenis lokan instruadon de Esperanto. Ekzemple al Esperantaj
aktivadoj en la Xi'an-a Tradukista Instituto, en la plansetlejo
de la Ĉefurba Ŝtala Kompanio kaj Shuangyushu-plansetlejo, ĈEL
sendis reprezentantojn kaj faris prelegojn.
6. Aktive kunlabori por larĝigi la
sferon de entreprenado de ĈEL
En la pasintaj du jaroj, por sin
konformi al disvolviĝo de la ĉina Esperanto-movado, ĈEL aktive
serĉis ŝancon por disvastigi kaj disvolvi Esperanton. ĈEL kunlaboris
kun la Politeknika Universitato de Hongkong kaj fondis la "Azian
Bazon de UEA por Disvastigado, Instruado kaj Esplorado de Esperanto"
en tiu universitato en aprilo de 2006. La ceremonion de inaŭguro
de la bazo ĉeestis prezidanto de UEA, estraranoj de ĈEL kaj
la Politeknika Universitato de Hongkong. Krome, ĈEL okazigis
aktivadojn kune kun la Ĉina Kaligrafa Asocio, la Ĉina Asocio
de Edukado, la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj por
grandigi influon de Esperanto en la socio kaj serĉi kreivan
punkton de laboro.
B.Pri loka E-movado
I. agadoj de lokaj E-asocioj en
normaligo
Agadoj de loka E-movado estas bazo
de disvolviĝo de la ĉina E-movado. La E-asocioj de provincoj,
municipoj kaj aŭtonomaj regionoj plejparte sin registrigis en
administra instanco, akceptis jaran revizion, regule okazigis
agadojn, akurate raportis sian laboron al supera instanco kaj
disvastigis kaj konigis Esperanton, profitante de ekspozicio
kaj aliaj aktivadoj de la loka soci-scienca rondo, kaj tio riĉigis
ankaŭ soci-sciencan enhavon de la loko.
En la jaroj 2005-2007 la E-asocioj
de Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj lokoj elektis novan estraron; la
Tianjin-a E-Asocio estis honorita kiel "Avangarda kolektivo
por disvastigado de sociaj sciencoj" kaj la Zhejiang-a
E-Asocio kiel "Avangarda asocio de la Zhejiang-a soci-scienca
rondo en konsultado kaj popularigo de soci-sciencaj scioj";
E-Asocioj de Pekino, Qinghai kaj aliaj lokoj estis honoritaj
kaj premiitaj de la supera administracio; en la nomo de esperantistoj
kaj la Pekina E-asocio ĉeestis la agadon pri efekto de eduka
instanco okazigitan de la Vespera Ĵurnalo de Pekino.
II. Agadoj de lokaj E-asocioj
En la pasintaj du jaroj viglis regionaj
E-agadoj. Fine de 2005 okazis en Ŝanhajo la Internacia Seminario
pri Medicino; en majo 2006 la seminario pri kultura kaj ekonomia
interŝanĝo per Esperanto en Liuyanghe, en julio 2006 la "Seminario
pri komerco per Esperanto en Wuyishan", Fujian-provinco
en novembro E-seminario pri Turismo en Hainan-provinco; en junio
2007 la Dua E-kongreso de Nordokcidenta Ĉinio en Xining, Qinghai-provinco,
la internaciaj komercaj kaj turismaj E-agadoj de Zaozhuang kaj
Chongqing; Akademia Seminario pri Esperanto en Kantono; la komerca
konferenco de Esperanto en Rizhao; la celebra aktivado de Linyi-a
E-asocio por sia 20-jariĝo. ĈEL sendis aŭ reprezentanton aŭ
gratulleteron al la supre menciitaj agadoj.
III. E-instruado prosperas en diversaj
lokoj
En la pasintaj du jaroj E-instruado
prospere disvolviĝis en multaj lokoj de Ĉinio. E-kursoj funkcias
ne nur en universitatoj, sed ankaŭ en mezlernejoj, elementaj
lernejoj kaj infanĝardenoj. Lecionon de Esperanto donis la Pekina
Lingva Universitato, Pekina Ekster-ekonomia Instituto, Liaoning-a
Universitato, Shandong-a Universitato, Xi'an-a Tradukista Instituto,
Kantona Universitato, Financa Universitato de Sudokcidenta Ĉinio,
Chongqing-a Universitato ktp.
IV. Esperantaj akademiaj interŝanĝoj
kaj amikaj kontaktoj
En la pasintaj du jaroj lokaj E-asocioj
same kiel antaŭe faris internaciajn interŝanĝojn. La Pekina,
Ŝanhaja, Tianjin-a kaj Zaozhuang-a E-asocioj gastigis alilandajn
samideanojn aŭ okazigis translandajn E-interŝanĝajn aktivadojn.
De 2001 la Pekina E-Asocio ĉiujare okazigis E-akademiajn agadojn
dum la "Fronta Forumo" de la Soci-scienca Federacio
de Pekino. Tio liveris platformon por levi E-akademian nivelon.
En la fino de 2005 la Ŝanhaja E-Asocio gastigis la Duan Konferencon
de la Internacia Naturkuraca Asocio, kaj en majo 2006, ĝi, kune
kun ĈEL kaj la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio, gastigis en
Ŝanhajo la 58-an Kongreson de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio;
de 2006, kunlabore kun la Seula Esperanto-Kulturcentro de Koreio,
la Zaozhuang-a E-Asocio dufoje okazigis la Internacian Festivalon
de Esperanto en sia urbo.
C.Estontaj laboroj de ĈEL
I. Laŭ koncepto pri scienca disvolviĝo
antaŭenpuŝi sanan kreskon de la ĉina E-movado
Hu Jintao, ĝenerala sekretario de
KPĈ, faris raporton en la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kies
ĉefa temo alte teni la grandan standardon de socialismo kun
ĉina trajto, preni kiel orientilon, la teorion de Deng Xiaoping
kaj la gravan penson pri "tri reprezentoj", efektivigi
la koncepton pri scienca disvolviĝo, daŭre liberigi pensadon,
persisti en reformado kaj pordmalfermo, antaŭenpuŝi sciencan
disvolviĝon, akceli la socian harmonion, kaj klopodi por plene
konstrui la bonhavan socion. La raporto havas direktan signifon
por disvolvado de la ĉina E-movado. ĈEL kaj lokaj E-asocioj
devas esplori pri la harmonio de la ĉina E-movado kaj ĝia disvolva
leĝo aktive kaj stabile antaŭenpuŝi la ĉinan E-movadon; kaj
dum ĝia disvolvado akceli la koheremon de organizoj kaj altigi
kreivan koncepton.
II. Pli bone servigi UK por informi
Ĉinion kaj amikiĝi kun alilandaj esperantistoj
En la lastaj jaroj pli kaj pli multaj
ĉinaj esperantistoj partoprenis en UK kaj aktivis en ĝiaj diversaj
agadoj. Tio efikis por konigi Ĉinion. En 2008 UK okazos en Roterdamo,
Nederlando, kaj tiam UEA celebros sian jubilean cent-jariĝon.
En 2009 UK okazos en Pollando, hejmloko de L. L. Zamenhof. La
du venontaj kongresoj vekos grandan atenton de la internacia
komunumo kaj liveros al ni platformon por diskonigi Ĉinion al
aliaj landoj. ĈEL kaj lokaj E-asocioj devas kapti ĉi tiujn ŝanĉojn,
kaj bone sin prepari por la aliĝo.
III. Plifortigi leĝan koncepton
kaj akceli konstruadon de la harmonia asocio en organizado kaj
ideologio
Lokaj E-asocioj devas laŭleĝe sin
registriĝi en administra instanco, akcepti la jaran revizion,
normaligi sian laboron kaj agadi laŭleĝe. Ili devas akurate
raporti sian laboron al supera instanco, doni bonan ekzemplon
ideologie, organizade kaj laborstile inter la lokaj popolaj
societoj kaj fari kontribuon por konstruado de la harmonia socio.
IV. Utiligi retejojn kaj fortigi
kunlaboron inter retejoj
Rapida disvolviĝo de informa teknologio
liveras bonan platformon por disvastigi, propagandi kaj apliki
Esperanton. Lokaj E-retejoj estas nemalmultaj, sed malsamaj
pri skalo kaj enhavo. Foje kaj foje okazis afero, eĉ insultoj,
malkonformaj al unuigo kaj disvolviĝo de E-movado, damaĝante
la figuron de la ĉina E-movado. En la venontaj du jaroj ĉiuj
E-asocioj kaj individuoj devas unuanime klopodi por ordigi E-retejojn,
meti finon al persona atako kaj insultoj, fari civilizaciajn
agadojn pere de Esperanto, intensigi interŝanĝon kaj kunlaboron
inter retejoj, kaj stimuli disvolviĝon de la harmonia socio.
V. Integri sociajn riĉfontojn kaj
fortigi kreivecon de laborantoj de E-asocioj
En la pasintaj du jaroj ĈEL akiris
iujn atingojn, kiujn ĝi devas ŝuldi al prava gvido de la supera
instanco, veteranaj esperantistoj, lokaj E-organizoj, individuaj
esperantistoj kaj kunlaboroj kun diversaj rondoj.
El tio ni pli profunde komprenis,
ke la ĉina E-movado nepre devas sin apogi sur la gvido de KPĈ
en sia disvolvado, kaj nepre devas iri laŭ la vojo kun ĉina
trajto, liberigi la penson, serĉi veron el faktoj, reformi kaj
krei novon, kolekti ĉiuflankajn homfontojn kaj saĝon kaj antaŭenpuŝi
la ĉinan E-movadon al nova etapo, helpe de lokaj E-asocioj kaj
individuaj esperantistoj!
|