
Dum la 3-5-a de decembro sukcese okazis en la Nankina Universitato la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto kun la temo “Altigu nivelon de instruado kaj aplikado de Esperanto por servi al konstruado de harmonia mondo”. En la inaŭguro de la 4-a de decembro partoprenis pli ol 300 personoj. S-ro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, faris gravan paroladon kaj s-ro Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de ĈEL, reprezentante superan instancon de ĈEL, salutvortis al ĉiuj kongresanoj. Ankaŭ gvidantoj de Jiangsu-provinco kaj la Nankina Universitato gratulis la kongreson. Pli ol dek E-organizoj kaj dudek esperantistoj gajnis honorajn titolojn. Fine s-ro Wang Ruixiang, konstanta asista ĝenerala sekretario de ĈEL, faris raporton pri laboro de ĈEL en la pasintaj 2 jaroj. |