Elektĝis nova konsilantaro de ĈEL


En la 3-5-a de decembro sukcese okazis la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Nankino. La kongreson partoprenis pli ol 300 esperantistoj el 27 provincoj de Ĉinio kaj aliaj landoj, kiuj kune ĝuis E-tempon.

Laŭ reguloj de organo de civila administrado kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) devas organizi tutlandan  kongreson, revizii regulojn de ĈEL, precipe elekti novajn konsilantaron, konstantan konsilantaron kaj gvidantaron.

La malnovan konsilantaron forlasis membroj superaĝaj kaj en novan konsilantaron eniris kelkaj junaj esperantistoj el ĈEL, EPĈ kaj Ĉina Radio Internacia, kaj tiuj esperantistoj, kiuj akiris sukceson en sia propra posteno.

67-jara Chen Haosu,  prezidanto  de  la Ĉina Popola Asocio  por Amikeco kun fremdaj landoj, estas reelektita kiel prezidanto de ĈEL. En  la pasintaj 4 jaroj li grande subtenis nian E-movadon. Li ne nur partoprenis nian E-kongreson kelkfojojn sed ankaŭ publikigis poemaron “Espera Vojo”, kiu notas lian sperton kaj senton en popola amikeco en la pasintaj 18 jaroj. Lia laboro ricevis respekton de ĉinaj esperantistoj. En  la  inaŭguro  li montris, ke  li volas E-aferon kune kun esperantistoj por progresigi internacian pacan karieron.

Krome ni ankaŭ elektis aliajn gvidantojn en registaro kiel novajn vicprezidantojn de ĈEL, kiuj subtenas E-movadon pere de politika kaj financa forto. Ni kredas, ke nova konsilantaro de ĈEL povas bone gvidi nian E-karieron al nova periodo.