在第八届全国世界语大会上的致辞


中华全国世界语协会会长  陈昊苏

二○○九年十二月四日

全国世界语各位尊敬的朋友们:

大家好!

很高兴今天和大家相聚在南京大学,谨代表中华全国世界语协会第七届理事会欢迎大家出席第八届全国世界语大会,对大家多年来为传播世界语的理想,推动世界语运动不断发展作出宝贵贡献,对中华全国世界语协会给予有力支持表示衷心感谢!预祝大家在3天的会议中,传播世语、畅谈心声、交流经验、取得丰硕的收获!在这里还要向南京大学谈哲敏副校长、江苏省世界语协会及崔建华会长,还有有关单位的人士对筹办这次大会给予热枕支持表示崇高敬意!

中国的世界语运动已有百年历史,它在中国共产党的领导和关怀下发展壮大,在中国革命与发展的不同历史阶段为民族解放、社会进步以及国家建设特别是文化事业的繁荣发展作出积极的贡献。进入新世纪,我于2005年9月荣幸地当选中华全国世界语协会会长,参加了三次全国世界语大会,与同志们一起见证了世界语运动在中国最近四年多的发展历程,特别是见证了世界语作为源自欧洲的一种语言文化在中国扎根,成长为独立支撑的大树,在中国文化多元化发展的今天为社会的和谐与进步付出的顽强努力。

今年7月,我和中国外文局郭晓勇同志及全国世协的代表团一起到波兰比亚韦斯托克参加第94届国际世界语大会。这是我在国内参加两次国际世界语大会之后,第一次到国外参加国际大会。比亚韦斯托克是柴门霍夫出生的地方,这次国际大会也是为了纪念他诞辰150周年而举行的。中国的世界语者在这里感受到了各国世界语者的热情和友谊,他们坚持当年柴门霍夫创造世界语所表达的人民团结和进步的理想,发出了为世界和平事业奋斗的心声。我们还可以感受到中国的世界语者在自己的工作领域已经建立起了深远的国际影响,受到国际世界语运动的赞许和推崇。我们向大会推出隆重的献礼,包括中国四大名著之一《西游记》出版世界语版、波兰的一部文学作品《法老》通过世界语被译成中文,还有我的一本中文和世界语对照的诗集《希望之路》。中国世界语者的工作成就为这次国际大会增添了光彩,受到许多朋友的欢迎,也使我们收获到愉快的满足。我写了一首五律,记录到比亚韦斯托克开会的感受。其中四句已经刊载在这次为全国大会印制的折页上:

进步同坚守

和平共诉说

百年希望路

万国绿星歌

我在参加国际大会之后,也有一些感悟。我认为我们中国的世界语者应该努力工作,在整个世界语运动中创造更大的影响,其中包括扩大世界语者的队伍、出版更多体现中国特色的世界语文献,设计更多有文化色彩的世界语活动,增加中国文化与世界语的交流,吸引国内外更多注意的目光。我希望在今后一段时间对以上的设想和中华全国世界语协会的同志交换意见、共同努力、为中国的世界语运动创造新局面而奋斗。

经济发展,文化繁荣,教育先行。作为经济文化与社会进步的基础,教育工作越来越受到人们的重视。世界语的发展同样要重视教育,提高世界语教学与应用水平是世界语事业发展中亟待解决的问题,它也是世界语事业可持续发展的保障。今天到会的不少与会者都是教育工作者,你们的工作对于世界语的健康发展起着举足轻重的作用。我前天到常州去参观,专程到东方小学看了他们坚持世界语教学二十多年的经验介绍,深感敬佩,向他们致敬!我衷心希望同志们在世界语教育、教学上提出建议,帮助我们形成新的思路,为世界语的未来谋求远大的前途。

党的十七大提出文化大发展大繁荣的战略,世界语如何在这一宏大事业中找到自己的定位,在中国特色社会主义建设中作出更多的贡献,特别是在改革开放的前提下,为中国与世界的更多沟通发挥积极作用,这些都是我们应该认真研究思考并努力解决的重大任务。相信我们这次全国大会将为此作出成绩。世界语创始人柴门霍夫诞辰150周年纪念日即将到来。我们作为热枕的世界语者,将为实践他的人类和平的美好理想作出更强有力的作为,使中国人在世界语运动的发展史上写下更新的光彩篇章。

在这里我谨代表全国世界语协会第七届理事会预祝大会圆满成功!

也向这届会议的承办方——江苏省世界语协会的朋友们以及所有为筹备本届大会辛勤工作的同志们表示感谢!

 

Parolado en la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto

Chen Haosu,   prezidanto de Ĉina Esperanto-ligo

La 4-an decembro, 2009

Saluton, estimataj samideanoj de la tuta lando!

Mi ege ĝojas renkontiĝi kun vi ĉiuj en la Nankina Universitato. En  la nomo de la 7-a konsilantaro de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), mi bonvenigas vin ĉiujn al la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto kaj kore dankas vin ĉiujn pro viaj kontribuoj al plurjara diskonigo de la idealo de Esperanto kaj al disvolvo de E-movado, kaj pro via energia subteno al ĈEL! Mi deziras, ke vi ĉiuj riĉe rikoltu dum la 3-taga kongreso, diskonigante Esperanton, elverŝante koron kaj interŝanĝante opiniojn. Ĉi tie mi esprimas altan respekton al la Nankina Universitato, al rilataj institucioj kaj personoj de la urbo Nankino de Jiangsu-provinco pro iliaj gastigado kaj subteno al la kongreso!

La  ĉina E-movado kun la historio de 100 jaroj progresas kaj grandiĝas sub la gvido kaj zorgo de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj  ludas pozitivan rolon en diversaj historiaj periodoj de la ĉina revolucio por liberigo de la ĉina nacio, progreso de la socio kaj konstruado de la lando, precipe prosperiĝo kaj disvolviĝo de la kulturaj aferoj. En septembro de 2005 mi havis honoron esti elektita kiel prezidanto de ĈEL. Post tio mi 3-foje partoprenis en la Ĉina Kongreso de Esperanto, atestis kune kun vi disvolvan procedon de la E-movado en Ĉinio dum la lastaj 4 jaroj, precipe tion, ke Esperanto, kiel lingva kulturo kun origino de Eŭropo, enradikiĝis en Ĉinio, grandiĝis kiel granda arbo memstara, kaj klopodas por harmonio kaj progreso de la socio kaj por varieco de la ĉina kulturo.

En julio de la kuranta jaro mi kune kun s-ro Guo Xiaoyong kaj la delegacio de ĈEL ĉeestis la 94-an UK-on okazintan en Bjalistoko, Pollando.

Tio estis mia unua UK okazinta eksterlande post ĉeesto al 2 UK-oj gastigitaj de Ĉinio. Bjalistoko estas hejmlando de Zamenhof. Memore al la 150-a datreveno de lia naskiĝo, oni tie okazigis la ĉi-jaran UK-on. Dum tiu ĉi UK ĉinaj esperantistoj ĝuis afablecon kaj amikecon de diverslandaj samideanoj. Ili persistas en la idealo pri solidareco kaj progreso de la popoloj, por kiu Zamenhof kreis Esperanton, kaj alvokas lukti por mondpaco. Oni ĝuis ankaŭ aplaŭdon kaj respekton de la internacia Esperantujo al la ĉina E-movado pro profunda kaj vasta influo farita de ĉinaj esperantistoj en la laboro por nia lingvo. Ni solene ofertis valoran donacon al la kongreso, inkl. de la E-versio de la klasika romano  “Pilgrimo al la Okcidento”, la ĉinlingva versio de la pollanda literaturaĵo  “La Faraono” kaj mia ĉinlingva kaj Esperanta poemaro “La Espera Vojo”. Fruktoj de ĉinaj esperantistoj brilis en la bjalistoka kongreso, estis vaste ŝatataj de multaj amikoj kaj nin kontentigis per rikolto de ĝojo.

Ankaŭ mi rikoltis el la kongreso. Mi opiniis, ke ni, ĉinaj  esperantistoj, devas energie labori, doni pli grandan influon en la tuta Esperantujo, ekz., grandigi nian esperantistaron, akceli interŝanĝon de  la ĉina kulturo kaj Esperanto, eldoni pli da E-dokumentoj kaj fari pli da E-agadoj kun kulturaj koloroj por allogi atenton de pli multaj ĉinoj kaj alilandanoj. Mi esperas, ke vi ĉiuj interŝanĝos opiniojn kun laborantoj de ĈEL pri la de mi supre prezentitaj provaj ideoj, kaj kune klopodos por krei novan figuron de la ĉina E-movado.

Edukado estas pioniro de ekonomia disvolviĝo kaj kultura prosperiĝo. Kiel bazo de ekonomia, kultura kaj socia progreso, la edukaj aferoj estas pli kaj pli atentataj. Ankaŭ E-edukado devas esti atentata en disvastigo de tiu ĉi lingvo, kaj altigi la nivelon de E-instruado kaj tiun de E-praktikado estas urĝe solvota problemo de Esperantujo, ĉar tio servos kiel garantio por daŭrigebla disvolviĝo de E-aferoj. Inter vi, hodiaŭaj kongresanoj ĉi tie, nemalmultaj funkcias por edukaj aferoj, via laboro ludas gravan rolon en sana progreso de Esperanto. Mi kore esperas, ke vi prezentos viajn opiniojn pri edukado kaj instruado de Esperanto, helpos al ni formi novan penson por bela perspektivo de Esperanto en la estonteco.

La 17-a kongreso de la kompartio elmetis la strategion de granda prosperigo kaj granda disvolvo de la kulturo. Ni devas profunde esplori kaj pripensi, kiel Esperanto trovos sian pozicion en tiu ĉi grandioza afero, faros pli grandan kontribuon al konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj, precipe ludos pozitivan rolon en interkomunikado de Ĉinio kaj la mondo, sub la premiso de reformado kaj pordomalfermo, kaj kiel realigi la supre menciitajn gravajn taskojn. Mi kredas, ke nia kongreso multe fruktos. Alvenos la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, kreinto de Esperanto. Ni, entuziasmaj esperantistoj, ludos pli fortan rolon por realigi la de li deziratan belan kaj pacan idealon de la homaro, kaj skribos pli brilan paĝon en la historio de la internacia Esperantujo.

Ĉi tie, en la nomo de la 7-a konsilantaro de ĈEL, mi deziras plenplenan sukceson al la kongreso!

Kaj mi dankas samideanojn de la Jiangsu-a E-Asocio, gastiganto de  la kongreso, kaj ankaŭ ĉiujn laborantojn por la kongreso!