在第八届全国世界语大会上的致辞


南京大学副校长  谈哲敏

二○○九年十二月四日

尊敬的陈昊苏会长、

尊敬的郭晓勇副会长、

各位代表、各位来宾,早上好:

今天,第八届中华全国世界语大会在南京大学隆重开幕了。来自海内外的朋友们欢聚一堂,共同见证中国世界语发展史上的又一次盛会。作为本次大会的承办方,请允许我代表南京大学,对各位莅临参会的嘉宾代表,致以最诚挚的欢迎,并向大会致以热烈的祝贺。

世界语自诞生以来,作为一种中立的语言,为人类和平、友谊和相互理解做出了很大的贡献;它承载着它的创始人和世界语者追求人类平等和团结的理想。世界语的价值和魅力,在于在国际交往中,它让人的心贴得更近,让文化的交流变得更融洽,使沟通进行得更加平等和深入。现在世界语在文化交流、信息传播、科技合作等方面已成为一个有效的载体,在频繁的国际交往中发挥着独特的作用。

在历史上,是我国著名的教育家蔡元培先生首先把世界语引进教育界,为世界语在中国的传播作出了不懈的努力,他的功绩,在中国世界语运动史上占有重要的一页。南京大学早在20世纪50年代就开始开设世界语课程,2008年南京大学外语部和江苏省世界语协会共同主办的为期两天的国际语言节,内容涵盖60多个语种的200多节语言课吸引了两万多市民和学生前来听课,其中1400多人参加了世界语的学习。南京大学作为首批进入211和九八五的高校,历来重视对外交流人才的培养。

本次全国世界语大会在我校召开,为增进与兄弟院校和省市世界语协会间了解,加强合作交流提供了重要的平台。对推进我校的世界语工作有效进展具有十分重要的意义。我校的代表将以积极的建设性态度参加会议。我们衷心期待会议取得积极成果。

最后,我谨代表南京大学,预祝本次大会圆满成功!并希望我们南京大学——这所充满深厚人文底蕴和创新进取精神的美丽校园,能够给各位与会代表留下一个美好的印象。预祝第八届全国世界语大会取得圆满成功!祝各位来宾在南京度过一段愉快、健康的美好时光!谢谢大家。

 

Parolado de Tan Zhemin, vicdirektoro de la Nankina Universitato en la Inaŭguro

Estimata Prezidanto Chen Haosu,

Estimata Vic-prezidanto Guo Xiaoyong,

Ĉiuj kongresanoj kaj gastoj,

Bonan matenon! Hodiaŭ solene malfermiĝas en la Nankina Universitato la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Ĝoje kolekt iĝas  amikoj en- kaj eksterlandaj, kiuj atestos alian grandiozan okazon en la evoluo de la ĉina Esperanto-movado. Kiel gastiganto de la kongreso, nome de Nankina Universitato, mi sincere bonvenigas ĉiujn kongresanojn kaj varme salutas la kongreson.

De post sia naskiĝo, Esperanto kiel neŭtrala lingvo jam faris grandan kontribuon al la paco, amikeco kaj interkompreno de l’ homaro, kaj ĝi portas sur si la idealon de siaj kreinto kaj uzantoj strebi por egaleco kaj unuiĝo de l’ homaro. La valoro kaj ĉarmo de Esperanto kuŝas en internacia komunikado; la lingvo proksimigas homajn korojn, faciligas kulturajn interfluojn kaj egaligas kaj profundigas la interkomprenon. Nuntempe, Esperanto jam fariĝas efika portanto en la kampoj de kultura  interfluo, transigo de informoj kaj scienc-teknika kunlaboro, kaj ĝi  ludas unikan rolon en oftaj kontaktoj inter la popoloj.

Historie, s-ro Cai Yuanpei, fama ĉina edukisto, estis la unua, kiu enkondukis Esperanton en edukon kaj faris senlacan penadon por disvastigi la lingvon en Ĉinio. La kontribuo, kiun li faris, enskribis gravan paĝon en la historion de la ĉina Esperanto-movado. Jam en la 1950-aj jaroj, funkciis Esperantaj kursoj en la Nankina Universitato. En 2008, la Fako de Aplikaj Fremdlingvaj Studoj de la Nankina Universitato kaj Jiangsu-a Esperanto-Asocio kune iniciatis du-tagan Internacian Festivalon de Lingvoj, dum kiu oni instruis pli ol 60 lingvojn en pli ol 200 lecionhoroj. En la festivalo partoprenis pli ol 20,000 lokanoj kaj lernantoj, inter kiuj ĉirkaŭ 1,400 sin anoncis al Esperantaj kursoj. Kiel unu el la unuaj universitatoj, kiuj eniris en la Projektojn “211” kaj “985”, la Nankina Universitato ĉiam donas atenton al la trejnado de homoj por ekstera komunikado.

La okazigo de la ĉi-foja tut landa kongreso de Esperanto en nia universitato liveras gravan platformon por akceli la interkomprenon kaj plifortigi la kunlaboron inter ni kaj aliaj universitatoj kaj tiun inter ni kaj alilokaj Esperanto-asocioj. Tio estas ankaŭ signifoplena por efike akceli la Esperanto-laboron en nia universitato. Tiuj kongresanoj, kiuj reprezentas la Nankinan Universitaton, partoprenos en la kongreso kun pozitiva, kreiva sinteno. Ni elkore atendas fruktodonan sukceson de la kongreso.

Fine, nome de la Nankina Universitato, mi deziras al la kongreso grandan  sukceson! Mi ankaŭ esperas, ke la Nankina Universitato, tiu bela tereno kun profundaj porhomaj detaloj kaj kreiva spirito, faros sur vi ĉiuj belan impreson. Mi deziras al vi ĉiuj agrablan tempon en Nankino! Mi vin tre dankas!