国际世界语协会致第八届中国世界语大会的贺信


Salutmesaĝo de UEA al la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto

Estimataj kongresanoj,

Kun granda ĝojo mi salutas la 8-an Ĉinan Kongreson de Esperanto. Mi esperas, ke ĝi fariĝos grava etapo en la vivo de la ĉina Esperanto-movado ĝenerale kaj Ĉina Esperanto-Ligo aparte.

ĈEL fariĝis Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio en la 65-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo en 1980. Mi partoprenis en tiu UK kaj mi bone memoras la fortan aplaŭdon, per kiu la kongresanoj salutis la anoncon pri la akcepto de ĈEL. Ankaŭ mi estis kortuŝita, ĉar ekde la komenco de mia esperantisteco en la 60-aj jaroj mi havis kontakton kun Ĉinio per Esperanto kiel  abonanto de El Popola Ĉinio kaj aŭskultanto de Esperanto-elsendoj de Radio Pekino. Kun fiero mi konservas ekzempleron de la romano Aŭtuno en la Printempo de la granda verkisto Ba Jin, kiun mi renkontis en la sama UK kaj kiu aŭtografis ĝin por mi.

Post la akcepto de ĈEL en UEA la ĉina movado multe progresis. Ĝi ricevis jam dufoje la plej grandan taskon, kiun UEA povas doni al landa asocio, la okazigon de la Universala Kongreso de Esperanto. La 71-a UK en 1986 kaj la 89-a UK en 2004 en Pekino fariĝis mejloŝtonoj en la  historio de la ĉina movado kaj en tiu de la monda movado. La unua el ili montris admirindan kuraĝon, ĉar la ĉina esperant istaro ne havis sperton  pri tiel granda aranĝo kaj ankaŭ ĝenerale ne okazis multaj similaj aranĝoj en Ĉinio pli frue. Malgraŭ tio la 71-a UK brile sukcesis kaj restas neforgeseble en la memoro de la kongresanoj. La 89-a UK montris la progreson, kiu okazis poste. Plej klare la alilandanoj rimarkis tion en la ĉeesto de multaj ĉinaj esperantistoj, kiuj reprezentis novan movadan generacion, ĉar ili esperantistiĝis post la antaŭa UK. Ĉiam pli da ĉinoj partoprenas ankaŭ en UK-oj ekster Ĉinio. Tio atestas ankaŭ pri la prospero de la ĉina ekonomio, kiu akcelis pli multnombran vizitadon de ĉinaj civitanoj al aliaj landoj.

Dank’ al sia kreskanta ekonomia potenco Ĉinio ludas ĉiam pli gravan rolon sur la internacia scenejo. Tio starigas grandan defion al ĈEL, al ĉiuj niveloj de la ĉina movado kaj al movadaj aktivuloj. Ili estu eĉ pli agemaj kaj iniciatemaj por disvastigi la instruadon de Esperanto kaj ĝian praktikan uzadon. Tio estas defio ankaŭ al UEA, kiu eĉ pli atentu en sia agado la kreskon de la signifo de Ĉinio. Ju pli forta Esperanto estos en Ĉinio, des pli grava ĝi estos tutmonde.

Mi deziras multe da sukceso al la laboroj de la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto!

Osmo Buller 

Ĝenerala Direktoro de UEA

Roterdamo, 3 decembro 2009

 

 国际世界语协会致第八届中国世界语大会的贺信

尊敬的各位参会代表:

我非常高兴地祝贺第八届中国世界语大会的召开。我希望,它将成为中国世界语运动、特别是中华全国世界语协会发展过程中的一个重要阶段。

1980年,在斯德哥尔摩召开的第65届国际世界语大会上,中华全国世界语协会成为国际世界语协会的团体会员。我参加了那届大会,并且对参会者们对宣布接纳中华全国世界语协会所给予的热烈掌声记忆犹新。当时我也非常感动,因为从我在60年代成为世界语者起,我就以《中国报道》订阅者和中国国际广播电台世界语广播收听者的身份,通过世界语接触了中国。我引以自豪的是,我保存了一本大作家巴金的小说《春天里的秋天》,我在那次大会上认识了他,他还为我亲笔签了名。

在中华全国世界语协会被接纳加入国际世界语协会之后,中国的世界语运动有了很大进展。它已经两次接受国际世界语协会委任的召开国际世界语大会的重要任务。在北京召开的1986年第71届国际大会和2004年第89届国际大会,成为了中国世界语运动历史上的里程碑,也成为了国际世界语运动历史上的里程碑。两届中的首届大会表明了令人钦佩的勇气,因为中国世界语界从未有过如此庞大组织工作的经历,而且一般来说,之前在中国也没有经历过类似的大会组织工作。尽管如此,第71届大会依然引人瞩目地成功了,并且给参会者们留下了难忘的记忆。第89届大会展示了之后取得的进步。别国世界语者们清楚地注意到许多中国世界语者的参会,他们代表了世界语运动的新一代,因为他们是在前次大会之后成为世界语者的。有越来越多的中国人也参加在中国以外召开的国际大会。这也证明了中国经济的繁荣,它加速了中国公民对国外的大批参访。

由于不断增长的经济潜力,中国在国际舞台上发挥着越来越重要的作用。这也给中华全国世界语协会、给中国的世界语运动以及给世界语运动活动家们,带来巨大的挑战。他们应该更加活跃、更有首创精神地去普及世界语教学、推广世界语的实际运用。这对国际世界语协会也是一个挑战,它要在其运作中,更加关注中国发展的重要意义。中国的世界语力量越强大,世界语在世界上的地位就越显重要。

祝第八届中国世界语大会的各项工作取得巨大成功!

奥斯莫·布勒

国际世界语协会 总干事

鹿特丹,2009123