(2007-2009)
 |
王瑞祥在会上做全国世协工作报告 |
De post decembro de 2007, kiam okazis la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Kantono, la Ĉina Esperanto-Ligo gvidate de la spirito de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, observis la decidojn de la Centra Komitato de la Partio kaj gvidantaro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, sekvante la sloganon aprobitan de la 7-a Kongreso “science disvolvi Esperanto-movadon, antaŭenpuŝi la harmonion en Esperantujo por konstruado de la bonhava socio per Esperanto”. ĈEL donis grandan atenton al sia disvolviĝo, ut i l igis la estantajn kondiĉojn, kreis novan labor-rimedon kaj malfermis novan laboran kampon. Helpate de diversaj sociaj rondoj, lokaj E-asocioj kaj e-istoj, ĈEL rikoltis iajn sukcesojn, kiuj tre utilas al nia estonta laboro.
Nun mi raportu laborojn de ĈEL kaj tiun de lokaj E-asocioj en la pasintaj du jaroj .
1. Laboro de la Ĉina Esperanto-Ligo
La Oficejo de ĈEL plenumis la laborplanon: redaktado de “Informilo de ĈEL” kaj sia retejo, eldono de E-libroj: Por celebri la Pekinajn Olimpikojn en 2008 kaj la 150-an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof en 2009 ĈEL eldonis 4-lingvan “Manlibron pri Olimpikaj vortoj”, du-lingvan poemaron de Chen Haosu “La Espera Vojo”, kaj Esperantan version de “Romano pri la Tri Regnoj” kaj “Pilgrimo al la Okcidento”, kaj “la Faraonon” en la ĉina lingvo.
ĈEL sendis delegacion al Barato, Nederlando kaj Pollando por partopreni en la 5- a Azia Kongreso de Esperanto, la 93-a UK kaj la 94-a UK. Estas menciinde, ke prezidanto Chen Haosu kaj vicprezidanto Guo Xiaoyong gvidis ĉinan delegacion partopreni ĉijaran UK en Bjalistoko.
2. Viglaj lokaj E-aktivadoj
De 2007 ĝis 2009, 21 E-Asocioj el 34 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj estas oficiale registritaj, E-asocioj de Pekino, Ŝanhajo, Tianjin, Zhejiang, Chongqing, Liaoning estis premiitaj de lokaj superaj organoj.
En la lastaj jaroj lokaj E-aktivadoj estis tre viglaj. En la 17-a kaj 18-a de majo okazis en Harbin la 5-a Esperanto-Kongreso de nord-orienta Ĉinio. En septembro de 2009 malfermiĝis la 3-a Internacia Esperanta Festivalo en Zaozhuang de Shandong, en oktobro de 2009 inaŭguriĝis en Lushan la 2-a Esperanta Forumo kaj Seminario de Ĉina Sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, tiuj aktivadoj altiris al si e-istojn ne nur ĉinajn sed ankaŭ alilandajn. Krome E-asocioj de Jiangsu, Guangdong, Chongqing respektive organizis Internacian Lingvan Festivalon, Esperanto-Turisman Festivalon en Zhongshan kaj Esperanto-Festivalon en Chongqing.
Intensigi la komunikadon inter E-asocioj kaj e-istoj estas grava rimedo por disvolvi la E-movadon. Pluraj ĉinaj urboj havas sian ĝemelan urbon en aliaj landoj, ekz. Tianjin starigis ĝemelajn rilatojn sinsekve kun Kobeo de Japanio, Incheon de Koreio, Lodz de Pollando kaj Melbourne de Aŭstralio, kaj Changzhou kun la japana urbo Takatuki.
Lastjare multaj altaj lernejoj malfermis Esperantajn kursojn. Ili estas la Ĉina Komunikada Universitato, la Nankina Universitato, la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, Liaoning-univeritato, Shenyang-a konservatorio, Dalian-universitato, Liaodong-universitato, Shenyang-universitato, Shandong-universitato, la Tradukista universitato de Xi’an, la Kantona Universitato, la Sudokcidenta Universitato de Financo kaj Ekonomiko, Chongqing-universitato, tiuj kursoj bone helpas la lernantojn koni la lingvon, gajni lernopoentojn kaj larĝigis ilian vidkampon. Krome, E-kursoj aktivas ankaŭ en elementaj lernejoj de Ĉinio, ekz. En Jiangsu-provinco la elementa Dongfang lernejo de Changzhou kaj elementa Baotalu lernejo en Zhenjiang kaj oni antaŭ longe malfermis Esperanto-kurson en elementa lernejo Baiyangshujie de Taiyuan.
3. Mankoj de ĈEL
En la pasintaj du jaroj ni korektis iujn el niaj mankoj. Pro manko de esplorado pri scienca administrado kaj teorio ni ne tiel bone plenumis nian laboron kaj solvis problemojn.
En la sekvantaj jaroj, ni intensigos organan konstruon por antaŭenpuŝi la harmonion de kultura disvolviĝo. E-asocioj bezonas tiujn, kiuj havas konsciojn pri leĝoj kaj ĝenerala situacio. La gvidantoj devas koni la valoron de Esperanta laboro en totaleco, kompreni E-laboron el la vidpunkto pri konstruo de harmonia socia kulturo, kaj devas analizi kaj esplori la bezonon kaj kapablon de E-istoj por intensigi la harmonion de E-istoj kaj E-asocioj.
En sekvantaj du jaroj, novaj UK-oj okazos en Kubo kaj Danio respektive. En 2010 la 6-a Azia Kongreso de Esperanto malfermiĝos en Ulanbatoro, Mongolio. Ili prezentas scenejon por konigi fremdajn e-istojn pri Ĉinio, tial ne nur la Ĉina Esperanto-Ligo sed ankaŭ lokaj E-asocioj, mi proponas, partoprenu en ili aktive.
E-instruado kaj E-aplikado estas gravaj por ĉina E-movado, ni esperas, ke E-instruistoj novaj kaj veteranaj memvole ŝarĝos sur si instruadon de Esperanto kaj prezentos proponon pri tio. Estas prefere kiel eble plej frue starigi Ĉinan Esperantistan Instruistan Asocion, el labori regulojn, kulturi E-instruistojn, kaj interŝanĝi spertojn kaj rikoltojn de E-instruado, por ke ĝi gvidu lokan E-instruadon sur normala, internacia kaj sistemiga vojo.
Dank' al nia laboro en la pasintaj du jaroj ni profunde konis, ke la disvolvo de nia E-movado nepre devas esti gvidata de scienca koncepto pri disvolvado, liberigi niajn pensojn, esti praktika kaj realisma, energie praktiki la reformadon kaj kreivecon, kiel eble plej multe utiligi la materiajn kaj intelektajn fortojn de diversaj flankoj kaj gvidi nian movadon en nova etapo de la disvolvado surbaze de la energia laboro de E-establoj kaj niaj samideanoj de la tuta lando.
|